James Sullivan

(Alidirektita el J. H. Sullivan)

James H. SULLIVAN (naskiĝis 1913 - mortis la 26-an de decembro 1993 en Urmston, Britio) estis esperantisto dum 60 jaroj.

Kovrilpaĝo de La junaj detektivoj; Manchester 1969?

Li fondis en 1958 la organizon Geonkloj Esperantistaj kaj poste Kastoran Klubon, kiuj helpas infanojn utiligi sian Esperanto-scion. Li estis delegito dum pli ol duona jarcento. Plentempa Esperanto-instruisto en duagrada lernejo, Sullivan aŭtoris i.a. rakontojn por geknaboj (La junaj detektivoj, 1953, La junaj trezorserĉantoj, 1968, La longa marŝo, 1968) kaj du novelarojn: La vualo de l' tempo, 1985, kaj Sub influo de alkoholo, 1991.

Kovrilpaĝo de La longa marŝo

Recenzoj redakti

Pri La junaj detektivoj

 
 Ĉi tiu libreto estas speciale verkita por geknaboj, kiuj lernas Esperanton en lernejoj aŭ aliloke kaj kiuj ŝatas historiojn pri kontrabandistoj, ŝtelistoj, subteraj tuneloj k.t.p. Vere la enhavo estas streĉa kaj ni estas certaj, ke la junaj geknaboj ŝatos ĝin. La lingvo estas simpla kaj preskaü senerara: nur la ilustrajoj havas iom antikvan karakteron, kiu fakte ne akordiĝas kun la personoj kaj situacioj priskribitaj. 
— Belga Esperantisto - Numero 319, Januaro, 1954
 
 Mi tralegis tiun ĉi rakonton pri kontrabandistoj. Sajnas al mi, ke ĝi estas taŭga por tiuj geknaboj, kiuj emas legi aventurojn kaj samtempe deziras praktiki legadon en nia lingvo. Jam la aŭtoro diras en sia antaŭparolo: «ĉi tiu libreto estas verkita precipe por tiuj geknaboj, kiuj lernas Esperanton en lernejoj». Jen rekomendinda celo, praktike aplikata en ĉi tiu libreto, kiu, fidela al la principo de la aŭtoro, estas facile legebla, laŭ tuta amplekso de ŝia interesa enhavo. 
— JUAN DEVIS. Boletín n059 (nov 1953)