Jacobin (magazino)

Jacobin estas trimestra novjorka magazino oferante maldekstrajn ĉefe usonajn perspektivojn pri politiko, ekonomio kaj kulturo. Ĝia eldonkvanto estas po 40 000 ekzempleroj kaj ĝia retejo gastigas pli ol 1,5 milionojn da vizitantoj ĉiumonate.[1] Noam Chomsky estas nominta la magazinon "brila lumo en mallumaj tempoj."[2]

Jacobin
emblemo
revuo • radical media • retejo
Komenco 2011 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Ideologio

demokrata socialismosocialismomarksismo

Fondinto(j) Bhaskar Sunkara vd
Membro de Progresema Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Eldonado komenciĝis kiel reta magazino en septembro 2010,[3] sed etendis sin al presa ĵurnalo poste en tiu sama jaro.[4] Fondinto Bhaskar Sunkara priskribis Jacobin kiel radikala eldonaĵo, "larĝe la produkto de pli juna generacio, malpli ligita al paradigmoj de la malvarma milito kiujn apogis la antaŭaj maldekstraj intelektulaj rondoj kiel DissentNew Politics."[5] Sunkara estas dirinta ke la celo de la magazino estis krei eldonaĵon kiu kombinas rezolute socialisman politikon kaj la kompreneblecon de titoloj kiaj The Nation kaj The New Republic.[6] Li ankaŭ estas kontrastinta ĝin kontraŭ eldonaĵoj asociitaj kun malgrandaj maldekstraj grupoj kiaj Socialist Worker de la International Socialist Organization kaj International Socialist Review, kiuj sin orientis al partiaj membroj kaj aliaj revoluciemaj socialistoj, tiel serĉante pli larĝan legantaron ol tiuj eldonaĵoj dume de ankoraŭ firme redakti la magazinon laŭ marksista perspektivo.[7] En 2018-a intervjuo, Sunkara diris ke li intencis, ke Jacobin plenumu similan rolon kiel tiu de National Review por la postmilita dekstro.[8]

Frue en 2013, "Jacobin Books" estis anoncita, iu partnereco kun Verso Books kaj Random House.[9] Des pli Jacobin kreskis en popularecon ju pli kreskis atento pri socialismaj ideoj, stimutataj pro Bernie Sanders en 2016. Tiam triobliĝis abonoj, de 10 000 al 32 000 inter la somero de 2015 kaj la unua numero de 2017, kun po 16 000 novaj abonoj por la sekvaj du monatoj post elektiĝo de Donald Trump.[8]

Printempe de 2017, redaktoroj de Jacobin kunlaboris kun akademiuloj Vivek Chibber kaj Robert Brenner por plue eldoni la akademian ĵurnalon Catalyst.[10] En novembro 2018, estis lanĉita la unua fremdlingva versio de la magazino, Jacobin Italia. Sunkara priskribis ĝin "tipe franĉiza modelo", kun la patra eldonaĵo provizanta redaktan konsiladon kaj parte dividanta la profitojn, sed alie koncedante aŭtonomion.[8]

Titolo redakti

La nomo de la magazino derivas de la libro The Black Jacobins far C. L. R. James, en kiu James atribuas la Haitiajn revoluciistojn al pli granda pureco laŭ ties plia kroĉiĝo al la idealoj de la Franca revolucio ol la francaj Jakobenoj mem.[7] Laŭ la kreivo-direktoro, Remeike Forbes, la emblemo estis inspirita de sceno en la filmo Burn! aludanta al José Dolores Estrada,[11] sed ĝi fakte reprezentas je Toussaint Louverture, la plej konata gvidanto de la plej sukcesa sklavribelo en historio.[12]

La moto de la magazino, "Reason in Revolt" estas referenco al verso el La Internacio.

Ideologio redakti

Jacobin estintas varie priskribita kiel demokrat-socialisma, socialisma, kaj marksisma.[13][14] En la ĵurnalo New Statesman, Max Strasser sugestis ke ĝi asertas esti preninta la mantelon de marksista pensado stile de Ralph Miliband.[15]

En intervjuo eldonita en New Left Review, Sunkara nomis plurajn ideologiajn influojn, inkluzive de Michael Harrington, Ralph Miliband, Leo Panitch, kaj ceteraj teoriistoj de la eŭrokomunisma tradicio.[6]

En artikolo eldonita en Weekly Worker, Jim Creegan substrekis la ligon inter pluraj redaktoroj de la magazino kaj Democratic Socialists of America. Creegan priskribis Jacobin kiel la "plej proksima afero al flagŝipa eldonaĵo de la DSA-a maldekstro," emfazinte la diversecon inter kontribuantoj, inkludante "ĉiajn tendencojn inter socialdemokrataj liberaloj kaj konfesintaj revoluciuloj."[16]

Referencoj redakti

  1. About Us. Alirita 15 August 2019. “The print magazine is released quarterly and reaches 40,000 subscribers, in addition to a web audience of 1,500,000 a month.”.
  2. "The voice of the American Left", The Hindu, 5a de aprilo 2016.
  3. This is what you need to know. Bookforum (28a de septembro, 2010).
  4. . The Next Left: An Interview with Bhaskar Sunkara. Boston Review (18a de decembro, 2012). Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2019-11-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2019-11-16.
  5. No Short-Cuts: Interview with the Jacobin. Idiom magazine (16a de marto, 2011). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-11. Alirita 2019-11-16.
  6. 6,0 6,1 (2014) “Interview: Project Jacobin”, New Left Review 90, p. 28–43. Alirita 26 March 2018.. 
  7. 7,0 7,1 Jacobin Magazine: entretien avec Bhaskar Sunkara. revueperiode.net (French) (19a de oktobro, 2015).
  8. 8,0 8,1 8,2 . The ABCs of Jacobin (2a de januaro 2019). Alirita 4a de marto 2019.
  9. Verso Jacobin Books series.
  10. Announcing Catalyst. Jacobin Magazine (4a de majo, 2017). Alirita 10a de junio, 2017.
  11. . The Black Jacobin. Our visual identity.. Jacobin (Spring 2012).
  12. Jacobin Magazine: entretien avec Bhaskar Sunkara. revueperiode.net (French) (October 19, 2015).
  13. Blumgart, Jake (6a de februaro 2016). "Jawnts: Giving socialism a good name". Philly.com. Philadelphia Media Network. Alirita la 19an de novembro 2019.
  14. "Inside Jacobin: how a socialist magazine is winning the left's war of ideas", Vox, 21a de marto 2016.
  15. Strasser, Max, "Who are the new socialist wunderkinds of America?", New Statesman, 9a de novembro 2013.
  16. . Walking the Tightrope (22a de marto 2018). Alirita 26a de marto 2018.