Jagtial (aŭ Jagtjala, telugue జగిత్యాల) estas urbego, municipo en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Jagtial
City in India
Administrado
Poŝtkodo 505327
Demografio
Loĝantaro 1 607  (2011) [+]
Loĝdenso 90 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 48′ N, 78° 56′ O (mapo)18.878.93Koordinatoj: 18° 48′ N, 78° 56′ O (mapo) [+]
Alto 264 m [+]
Areo 17,8 km² (1 780 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Jagtial (Telangano)
Jagtial (Telangano)
DEC
Jagtial
Jagtial
Situo de Jagtial
Jagtial (Barato)
Jagtial (Barato)
DEC
Jagtial
Jagtial
Situo de Jagtial

Map

vdr
Stacidomo de Jagtial

Geografio redakti

Jagtial situas sur montetaro en averaĝa alteco de 293 metrojn de la marnivelo. Karimnagar troviĝas 44, Ramagundam 55, Siddipet 77, Nizamabad 86, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 165, Mumbajo 641, Kolkato 1069, tutlanda ĉefurbo Delhio 1108 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

Laŭ la censo en 2011 Jagtial havis populacion de 103 930. La legopovo estas 77,5 %.

Historio redakti

La stelforma fortikaĵo estis konstruita en 1747 kun helpo de francaj inĝenieroj. Ĝis kreo de memstara distrikto la areo apartenis al distrikto de Karimnagar. La urbo estis formita kiel triagrada municipo en 1952, transformita al duagrada en 1984 kaj unuagrada en 2009.

Lingvoj redakti

La plej grava kaj oficiala lingvo en Jagtial estas la telugua, sed la hinda, la urdua kaj la angla ankaŭ estas popularaj.

Religioj redakti

En Jagtial vivas precipe hinduoj.

Klimato redakti

Jagtial situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). La plenjara precipitaĵo ne atingas la 1000 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas, en februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-34 °C.

Trafiko redakti

Apud Jagtial preteriras la fervoja linio konstruita lastatempe. Al la urbego kuras 4 vojoj.

Vidindaĵoj redakti

  • pluraj preĝejoj
  • fortikaĵo ĉirkaŭita de profunda ĉirkaŭfosaĵo, plena de akvo; ene funkcias pluraj ĉambroj por la municio.
  • horloĝa turo
  • kvar lagetoj

Fontoj redakti

  • WikiTrans
  • germanlingva kaj telugua Vikipedioj