Jai Hind (ĵurnalo)

Jai Hind [ĝai hind] (guĝarate જય હિન્દ, IAST: Jaya Hinda, trad. venku Hindustano) estas ĵurnalo eldonata ĉiutage en la guĝarata[2] en Raĝkot,[3] en ŝtato Guĝaratio de Barato. Ĝin posedas la eldonejo Jai Hind Publications.[4]

Jai Hind
periodaĵo • gazeto
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto[1]

Lando  Barato
Urbo Raĝkot, Guĝaratio, Barato
Posedanto Grupo Jaihind
Publikigisto Grupo Jaihind
Establodato 1948
Politiko/
Ideologio

Centra


Retejo jaihindnewspaper.com
vdr

Ĝi cirkulas en la regionoj de Raĝkot, Ahmedabado, Ĝamnagar, Ĝunagad, Porbandar, Bavnagar, Amreli, Surendranagar kaj Kutĉ, en la barata ŝtato Guĝaratio. N. L. Ŝah estis la fondinto de Jai Hind.[5] Ĝi estis la unua taggazeto en la guĝarata eldonata en Raĝkot.[mankas fonto]

Jai Hind estis fondita en 1948 en Raĝkot[2][1] kaj alia eldono — en Ahmedabado — estiĝis en 1962.[6][5] Ĝi estas la unua ĵurnalo en la guĝarata kiu adoptis modernan presan teĥnologion kaj rapidan disdonadan sistemon.[mankas fonto] Ĝi ankaŭ estis la unua taggazeto en Guĝaratio kun du diversaj eldonejaj centroj.[mankas fonto]

Juraj disputoj redakti

En 1950, la Ĉefa Sekretario de la Registaro de Sauraŝtra postulis, ke pluraj ĵurnaloj, inkluzive de Jai Hind, kiuj pritraktis la tumultojn en Raĝkot tiun jaron, devis ricevi aprobon de distrikta magistrato antaŭ esti presataj. Tamen, la alta kortumo de Guĝaratio taksis ĉi tiun ordenon kontraŭleĝan, la 11-an de septembro 1950.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jai Hind (newspaper) en la angla Vikipedio.