Raĝkot
Raĝkot, en lokaj lingvoj રાજકોટ kaj राजकोट estas universitata urbo (ankaŭ sidejo de distrikto) en subŝtato Guĝarato en federacia ŝtato Barato.
Raĝkot | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego urbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 360001 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 043 000 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 19 483 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 22° 18′ N, 70° 48′ O (mapo)22.29690833333370.798363888889Koordinatoj: 22° 18′ N, 70° 48′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 128 m [+] | ||||
Areo | 104,86 km² (10 486 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Rajkot [+] | |||||
Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 2 043 000 loĝantoj sur areo de 104,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 483 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiRaĝkot situas sur ebenaĵo laŭ 2 riveroj (kiuj escepte la musonon estas sekaj), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ahmadabado-marbordo.
Historio
redaktiRaĝkot fondiĝis en 1612. Fortikaĵo konstruiĝis en 1722 kaj tiutempe la loko nomiĝis Masumabad. Dum dominado de britoj konstruiĝis multaj imponaj koloniaj konstruaĵoj. Mahatmo Gandhi vivis tie kaj li fastis. Liaj filoj Harilal Gandhi kaj Manilal Gandhi naskiĝis tie.
Trafiko
redaktiRaĝkot havas bonajn kontaktojn voje kaj fervoje. La stacidomo estas grava nodo. La urbo havas flughavenon.
Klimato
redaktiRaĝkot havas tropikan klimaton kun musono. Inter novembro-februaro la temperaturo estas milda, averaĝe kun temperaturo 20 °C. Tio estas en somere 24-42 °C, vintre 10-22 °C.
Vidindaĵoj
redakti- ĝardeno Jubileo
- muzeo
- biblioteko
- temploj