Jairo (Biblio)

en la Evangelioj laŭ Marko kaj Luko, viro, kies filino estis revivigita de Jesuo

Jairo (kies nomo devenas el la greklingva transkribo, Ἰάϊρος Jairos, de la hebrea יָאִיר, Jair, “Javeo elradias”) estis evangelia persono al kiu Jesuo, laŭ la Skribo, resurektigis la filineton mortintan.

Jairo
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Evangelio laŭ Mateo
Evangelio laŭ Marko
Evangelio laŭ Luko
Informoj
Sekso vira
Infanoj filino de Jairo
vdr
La resurekto de la filineto de Jairo.
Pentraĵo de la itala Paolo Veronese (15-a jarcento).

Rakonto redakti

Eminentulo de Kafarnao, iris marborden de Galileo por preĝi je Jesuo lin helpu. La Marko kaj Luko asertas ke li “estis sinagogestro”; la hebreoj atribuis tian titolon al tiuj kiuj prezidis la asembleajn kuniĝojn kaj praktikis specifajn funkciojn ene de la komunumo.

La rakonto de Marko (5, 35-43) pli richas je apartaĵoj, sed tiuj de Mateo (9,18-40) kaj Luko (8,40-56) estas pli precizaj pri la naturo de la miraklo plenumita de Jesuo antaŭ la kredo montrata de Jaito, kiu petas al la majstri sanigi la filinon malsanan, La filineto tamen, intertempe estis jam forpasinta kiam Jesuo atingis la domon kaj tiuj de domo sugestis ke tiupunkte ne valoris la penon ĝeni la majstron. Jesuo, tamen, trankviligis la patron kaj adresiĝante al la ĉeestantoj, jam funebre ekplorantaj kaj ekĝemantaj, eldiris la samajn vortojn kiujn estos dirintaj antaŭ la resurekto de Lazaro: “La infanino ne estas morta, sed dormas”.
Poste, en ĉeesto de Petro, Jakobo kaj Johano, la plej intimaj disĉiploj, kaj de la parencoj de la infanino, al tiu ĉi prenis la manon kaj diris: “Talità kum”, aramee, la lingvo parolita de Jesuo. Tiuj vortoj estas kutime libere tradukitaj, sur la versio de Marko kaj de la Vulgata de Sankta Hieronimo.[1] kun “infanino, mi al vi diras, leviĝu”. La dekduaĝa infanino leviĝis kaj ekpaŝis, revenigita al la vivo kaj Jesuo ordonis ke oni al ŝi donu nutraĵon.

Ikonografio redakti

La resurekto de la filineto de Jairo oftas inter la temoj de la kristana arto.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Vidu aparte M. Bettini, Alla ricerca del Ramo d'oro/Girolamo esegeta e traduttore (vol. III), La Nuova Italia (RCS libri), Milano 2004. Hieronimo pravigas la validecon de sia traduko ad sensum (el la entuta senco) ĉar laŭ li ankaŭ la evangeliisto tion faras, aldonante "...mi al vi diras" al la origina aramea frazo de Jesuo.