Jakob (ankaŭ: Jacob) BÖLSCHE (mortis somere 1684 en Brunsvigo) estis komponisto kaj orgenisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Jakob Bölsche
Persona informo
Naskiĝo proks. 1630-aj jaroj
Morto 1684
en Brunsvigo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Ĝis 1669 Bölsche estis orgenisto en Burgdorf, poste en Brunsvigo. Ekde 1679 Georg Dietrich Leyding estis lia lernanto dum kvin jaroj. Post kiam Bölsche grave malsaniĝis, li proponis al Leyding, tiam loĝanta en Lübeck, transpreni lian orgenistan postenon, kion tiu ĉi do faris. Mallonge poste Bölsche mortis.[1]

Verkaro redakti

De Bölsche ekzistas orgenverko signita per Praeambulum ex E Sig. Jacobus Bölsche Org. ad Bürgedorff 1683 pedaliter, kiun publikis Riedel.[2] Supozeble la dato menciita en la titolo rilatas al tiu de la kopio, kiu troviĝas en la manuskripto New Haven, E. B. 1688. Bölsche komponis la verkon verŝajne jam antaŭ 1669.

La preludo de Bölsche estas kune kun preludo-fugo de Dietrich Buxtehude la unua dokumentita orgenverko de lia tempo, kiu staras en la tonalo E-maĵoro.[3] La entute 38 taktojn longa preludo komencas per manualpasaĝo, en kies supreniĝanta movado okulfrapas lidia kvarto (a diesa). La preludon sekvas simpla fugo de simila longeco.

Fontoj redakti

  1. Eintrag „Georg Dietrich Leyding“ en Johann Gottfried Walther: Musikalisches Lexikon, 1723 (englische Übersetzung)
  2. F. W. Riedel: Jakob Bölsche. Praeambulum. En: Die Orgel. Reihe II, Nr. 4, 1957
  3. Willi Apel: Geschichte der Orgel- und Klaviermusik bis 1700. Bärenreiter, Kassel 1967, S. 592–593