Jakub Ondra (* 7-an de septembro 1994 Prago) estas ĉeĥa kantaŭtoro, kantisto, gitaristo kaj stratspektaklisto. En 2019 li konkursis en nacia parto de Eŭrovido.

Jakub Ondra
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1994 (1994-09-07) (29-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥaangla
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo kantistokantoverkistokomponistogitaristokantaŭtoro
vdr

Vivo redakti

Jakub Ondra naskiĝis la 7-an de septembro 1994 en Prago. Gitarludi li komencis kiel 15-jarulo kaj lia plej grava muziklernejo restas ĝis nun la strato. Jam kiel 16-jarulo li komencis ludi plurfoje semajne ĉe la elirejoj de metroo kaj en la stratoj de Prago, kie li ludas ĝis nun. En la Malnovurba Placo li kaptis atenton de serĉanto de muzikaj talentuloj Martin Červinka, sub kies gvido Ondra komencis labori por sia unua unuopaĵo La Eta Princo. Tiu iom poste fariĝis oficiala kanto de Sekureca telefon-linio (anonima helpilo por infanoj kaj junularo, kiuj sentas sin en kriza situacio) okaze de 20-jariĝo de tiu servo en Ĉeĥio.

Komence li kantis nur anglalingve kantojn de siaj favorataj kantistoj, poste li mem aŭtoris ilin, kelkajn ankaŭ ĉeĥalingve. Li ankaŭ multe vojaĝas en eksterlando, tial li preferas la anglan.

Fontoj redakti

  • Ĉeĥlingva Vikipedio
  • Televida interparolo kun Jakub Ondra en programo „Všechnopárty“