Jamajka eŭfonjo
La Jamajka eŭfonjo (Euphonia jamaica) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj.
Jamajka eŭfonjo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jamajka eŭfonjo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia jamaica (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Kajmanoj kaj Jamajko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.
Tiu birdo havas tre grizan kapon, pli helgrizajn subajn partojn kun rimarkinda centra flava ventro kaj cindrogrizan dorson. La vosto estas mallonga kaj la beko tre dika ĉebaze. Ĝi estas simila al la proksima parenco la Plumbeŭfonjo, sed tiu havas flavajn subajn partojn kaj ne nur centran ventron kiel la Jamajka eŭfonjo.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Euphonia jamaica. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.