Jamajko en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Jamajko en la Olimpikoj ekde la jaro 1948 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento - el tio en 1960 kiel parto de olimpika teamo de la Federacio de Karibaj Insuloj. En vintraj olimpikoj nur en 1988 ĝis 2002 kaj ekde 2010 estis malgrandaj portugalaj teamoj, kiuj ĝis nun neniam atingis medalon. Tial pri la someraj aperoj kreiĝis apartaj artikoloj, kaj pri la vintraj aperoj resume informas listo sube de tiu ĉi paĝo, krom pri la vintra Olimpiko 2014, pri kio tamen raporteblas io. Ekde la unua apero de jamajka teamo en la vintra olimpiko 1988 ĝis inkluzive de 2010 ĉiam la lando sendis nur atletojn pri bobado, foje por du-, foje por kvar-persona bobo (en 1998 sendiĝis eĉ ambaŭ). Ekde 2010 tio ŝanĝiĝis.

La Jamajka Olimpika Asocio kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1936 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare, sed pro la Dua Mondmilito, kiu malebligis la olimpikojn de 1940 kaj 1944, daŭris ankoraŭ 12 jarojn ĝis unuafoje eblis jamajka partopreno en olimpiko.


Someraj Olimpikoj redakti

Vidu ligilojn en la navigilo "Nacia teamo de Jamajko" sube de la paĝo.


Vintraj Olimpikoj redakti

 

1988 redakti

En la Vintra Olimpiko 1988 en Kalgario partoprenis 4 jamajkaj sportistoj. La honora flagoportanto estis la bobisto Dudley Stokes. Medaloj ne atingiĝis.

 

1992 redakti

En la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville partoprenis 5 jamajkaj sportistoj. La honora flagoportanto duan fojon estis la bobisto Dudley Stokes. Medaloj ne atingiĝis.

 

1994 redakti

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 4 jamajkaj sportistoj. La honora flagoportanto estis la bobisto Chris Stokes. Medaloj ne atingiĝis.

 
 

1998 redakti

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 6 jamajkaj sportistoj. La honora flagoportanto estis la bobisto Ricky McIntosh. Medaloj ne atingiĝis.

 

2002 redakti

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 2 jamajkaj sportistoj. La honora flagoportanto estis la bobisto Winston Watt. Medaloj ne atingiĝis.

 
 
la jamajka bobada duopo dum la vintra Olimpiko 2014

2010 redakti

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis unusola jamajka sportisto. La terenskiisto Errol Kerr sekve estis la honora flagoportanto. Medaloj ne atingiĝis.

 

2014 redakti

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 2 jamajkaj sportistoj. La honora flagoportanto estis la bobisto Marvin Dixon. Medaloj ne atingiĝis.

 

2018 redakti

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 3 jamajkaj sportistoj. La honora flagoportanto estis la antaŭa sprintistino kaj nuna bobistino Audra Segree, kiu tamen ne aktive partoprenis en konkurso. Medaloj ne atingiĝis.

 

2022 redakti

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 6 jamajkaj sportistoj. La honoraj flagoportantoj estis la slaloma skiisto Benjamin Alexander kaj la bobistino Jazmine Fenlator-Victorian en la malferma ceremonio kaj la bobisto Rolando Reid en la ferma. Medaloj ankaŭ ĉi-jare ne atingiĝis.

Eksteraj ligiloj redakti