James Cooley
James William COOLEY (1926 – 29a de junio, 2016)[1] estis usona matematikisto. Cooley ricevis B.A. gradon en 1949 el Manhattan College, Bronx, Novjorkio, M.A. gradon en 1951 el Universitato Kolumbio, Novjorko, Novjorkio, kaj Ph.D. gradon en 1961 en aplika matematiko el Universitato Kolumbio. Li estis programisto per la komputilo de John von Neumann en la Institute for Advanced Study, Princeton, Nov-Ĵerzejo, el 1953 ĝis 1956. Li laboris pri kvantumaj mekanikaj kalkuloj en la Courant Institute, de la Novjorka Universitato, el 1956 ĝis 1962, kiam li aliĝis al la esploristaro de la Esplorcentro Watson de IBM, Yorktown Heights, Novjorkio. Retiriĝinta el IBM en 1991, li aliĝis al la Departemento de Elektra Inĝenierado, Universitato de Rhode Island, Kingston, kie li servis por la komputilinĝeniera programo.
James Cooley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1926 en Nov-Jorko |
Morto | 29-an de junio 2016 (89-jaraĝa) en Huntington Beach |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Fu Foundation School of Engineering and Applied Science (en) Manhattan University (en) Universitato Kolumbio |
Okupo | |
Okupo | matematikisto komputosciencisto |
Lia plej grava kontribuo al la mondo de matematiko kaj de cifereca signalprocesado estas la rapida transformo de Fourier, kiun li disvolvigis kun John Tukey (Algoritmo FFT Cooley–Tukey) dum laborado por la esplordivizio de IBM en 1965.
La motivigo por tio estis havigita de la Dro. Richard L. Garwin de la Esplorcentro Watson de IBM kiu interesiĝis pri la certigo pri la plenumo de la Traktato pri Atomarmiloj kun Sovetunio por la negocado SALT. Garwin pensis, ke se li havus tre multe pli rapidan transformon Fourier li povus meti sensilojn surgrunde en landoj ĉirkaŭ Sovetunio. Li sugestis la ideon kiel la transformoj Fourier povus esti programita multe pli rapide al kaj Cooley kaj Tukey. Ili faris la laboron, la sensiloj estis instalitaj, kaj li kapablis lokigi atomeksplodojn el 15 kilometroj de kie ili okazas.
J. W. Cooley estis membro de la komitato por cifereca signalprocesado de la IEEE, estis elektita membro de IEEE pro sia laboro pri FFT, kaj ricevis la IEEE Centennial Medal.[2] En 2002 li ricevis la IEEE Jack S. Kilby Signal Processing Medal.[3] Li konsiderinde kontribuis al la establado de terminaro en cifereca signalprocesado.
Verkoj
redakti- James W. Cooley (1961): "An improved eigenvalue corrector formula for solving the Schrödinger equation for central fields", Math. Comput. 15, 363–374. DOI: 10.1090/S0025-5718-1961-0129566-X.
- James W. Cooley & John W. Tukey (1965): "An algorithm for the machine calculation of complex Fourier series", Math. Comput. 19, 297–301.
- Cooley, James W., Timothy M. Toolan kaj Donald W. Tufts. "A Subspace Tracking Algorithm Using the Fast Fourier Transform." IEEE Signal Processing Letters. 11(1):30–32. Januaro 2004.
- Real, Edward C., Donald W. Tufts kaj James W. Cooley. "Two Algorithms for Fast Approximate Subspace Tracking." IEEE Transactions on Signal Processing. 47(7):1936–1945. Julio 1999.
- Tufts, D. W., E. C. Real kaj J. W. Cooley. "Fast Approximate Subspace Tracking (FAST)." IN: Proceedings of the 1997 IEEE International Conference on Acoustics, Speech, and Signal Processing. IEEE. 1997. I:547–550.
Notoj
redakti- ↑ [James William Cooley https://www.legacy.com/obituaries/nytimes/obituary.aspx?pid=180576599] en New York Times Alirita la 6an de junio 2020.
- ↑ "IEEE Jack S. Kilby Signal Processing Medal Recipients – 2002 – James W. Cooley" (PDF) IEEE. Alirita la 6an de junio, 2020.
- ↑ "IEEE Jack S. Kilby Signal Processing Medal Recipients" (PDF) IEEE. Alirita la 27an de februaro, 2011.