James H. SULLIVAN (naskiĝis 1913 - mortis la 26-an de decembro 1993 en Urmston, Britio) estis esperantisto dum 60 jaroj.

Kovrilpaĝo de La junaj detektivoj; Manchester 1969?

Li fondis en 1958 la organizon Geonkloj Esperantistaj kaj poste Kastoran Klubon, kiuj helpas infanojn utiligi sian Esperanto-scion. Li estis delegito dum pli ol duona jarcento. Plentempa Esperanto-instruisto en duagrada lernejo, Sullivan aŭtoris i.a. rakontojn por geknaboj (La junaj detektivoj, 1953, La junaj trezorserĉantoj, 1968, La longa marŝo, 1968) kaj du novelarojn: La vualo de l' tempo, 1985, kaj Sub influo de alkoholo, 1991.

Kovrilpaĝo de La longa marŝo

Recenzoj redakti

Pri La junaj detektivoj

 
 Ĉi tiu libreto estas speciale verkita por geknaboj, kiuj lernas Esperanton en lernejoj aŭ aliloke kaj kiuj ŝatas historiojn pri kontrabandistoj, ŝtelistoj, subteraj tuneloj k.t.p. Vere la enhavo estas streĉa kaj ni estas certaj, ke la junaj geknaboj ŝatos ĝin. La lingvo estas simpla kaj preskaü senerara: nur la ilustrajoj havas iom antikvan karakteron, kiu fakte ne akordiĝas kun la personoj kaj situacioj priskribitaj. 
— Belga Esperantisto - Numero 319, Januaro, 1954