Jamilena [ĥamiLEna] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Jamilena
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23658
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 319  (2023) [+]
Loĝdenso 371 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 45′ N, 3° 55′ U (mapo)37.7465551-3.9110067Koordinatoj: 37° 45′ N, 3° 55′ U (mapo) [+]
Alto 765 m [+]
Areo 8,95 km² ( 895 ha) [+]
Jamilena (Provinco Ĥaeno)
Jamilena (Provinco Ĥaeno)
DEC
Jamilena
Jamilena
Situo de Jamilena
Jamilena (Hispanio)
Jamilena (Hispanio)
DEC
Jamilena
Jamilena
Situo de Jamilena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jamilena [+]
vdr
Jamilena en la provinco.

Priskribo redakti

La areo de la municipo estas 8,99 km2 kie loĝas 3 293 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 371,86 loĝ./km2.

 
Olivarbaroj de la municipo Jamilena.

Jamilena situas sur la centro de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, lime kun Martos, Torredonjimeno, Torredelcampo kaj Los Villares. Estas sur 765 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj je 16 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno. Aliflanke de la montaro sur kiu kuŝas la setlejo (konata kiel Peña aŭ Pecho de la Fuente), estas la monteto Cerro Miguelico kaj la natura loko de la Arbaro La Bañizuela.

Estas kelkaj industrioj, ĉefe olivmuelejoj por produktado de olivoleo kaj ajloj, kaj entreprenoj de la sektoroj de metalo kaj konstruado. Estas ankaŭ minaj instalaĵoj, inter kiuj la ŝtonminejo de cemento kiun ekspluatis la entrepreno Holcim.

Historio redakti

Kvankam en la areo estas restoj de multaj vilaoj de la epoko de la Romia Imperio, oni trovis en la teritorio kelkaj pli antikvaj restaĵoj, eble de iberoj. De la araba epoko de Al Andalus estis kastelo, kiu pasis poste al la Ordeno de Kalatravo, kiam la reĝo Fernando la 3-a donis la zonon al tiu Ordeno en 1228.

Vidu ankaŭ redakti