Torredonjimeno

Torredonjimeno (Turo de don Jimeno) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Torredonjimeno
Molino del Cubo Torredonjimeno.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23650 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 632  (2020) [+]
Loĝdenso 87 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 46′ N, 3° 57′ U (mapo)37.7614218-3.9509951Koordinatoj: 37° 46′ N, 3° 57′ U (mapo) [+]
Alto 586 m [+]
Areo 157 km² (15 700 ha) [+]
Situo de Torredonjimeno
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Torredonjimeno [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Torredonjimeno en la provinco.

PriskriboRedakti

 
Torredonjimeno.

La areo de la municipo estas 157,8 km2 kie loĝas 157,8 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 87,33 loĝ./km2.

Torredonjimeno situas sur la centro de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, lime norde kun Escañuela, Arjona, Villardompardo kaj Porcuna; sude kun Martos, Jamilena kaj Santiago de Calatrava, oriente kun Torredelcampo kaj okcidente kun la komarko de Higuera de Calatrava. Estas sur 765 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj je 17 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno.

Ĝi havas gravan historian heredon, nome kastelo de la 13a jarcento, Ponto de Sankta Sebastiano de la 16a jarcento, la Municipa Palaco de la 17a jarcento, multaj preĝejoj kaj enigmaj lokoj kiel Molino del Cubo (Kubomuelejo, nome muelejo por faruno fortifikita datita de la jaro 1437 kiu okazigis multajn legendojn), nobeldomegoj, kaj ermitejoj Consolación kaj San Cosme kaj San Damián. La antikva urbokerno de Torredonjimeno estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso, en la fako Historia Komplekso, en 2005.

HistorioRedakti

 
Turo Benzalá.

Estis homa setlado jam en la Paleolitiko kaj fiksaj setlejoj en la Kuprepoko (3a jarmilo a.K.), sed en la Bronzepoko oni abandonis la areon. El la 9a al la 7a jarcentoj a.K. estis setlejo de iberoj, kaj poste de romianoj kiel Tosiria kun etendo de kamparaj vilaoj. En 1224 la urbo estis konkerita de la Regno Kastilio kaj en 1228 Fernando la 3-a donis la tutan teritorion al la Ordeno de Kalatravo. Tamen plue okazis atakoj de la araboj de la Nazaria Regno de Granado, pro kio oni konstruis en la teritorio kelkajn gvato- kaj defendo-turojn, kiuj nun estas konservitaj kaj protektataj. Ekzemple en 1275 la trupoj de la granada reĝo Muhammad la 2-a, helpita de la reĝo de Maroko, kaptis en antaŭbatalo la episkopon de Toledo kaj filon de la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono; laŭlegende, pro manko de interkonsento pri kiu reĝo havu tiom valoran kaptiton, oni murdis lin kaj unu kunportis la kapon kaj alian la manon kun la episkopa ringo.

En 1558 la princino Johanino de Aŭstrio, guberniestro dum foresto de Filipo la 2-a, havigis sendependecon al la urbo, retirante ĝin el la historia dependeco de Martos definitive. En la 17a jarcento estis forta krizo pro epidemioj, malbonaj rikoltoj, malsatego ktp. En la 18a jarcento okazis ioma rekupero. En la komenco de la 20a jarcento startis laborista movado.

Demografie okazis grava salto inter 1877 kaj 1930 kun pliigo de 9209 loĝantoj atingante pinton de preskaŭ 18 000, kio korespondas kronologie kun la eko de la hegemonio de la olivarbaro, kaj anstataŭugo de la kultivo de tritiko en etendaj terenareoj. Poste la populacio malpliiĝis ĝis 1970 al 13 000, kaj ekde tiam ekas milda pliiĝo.

Dum la komencaj jardekoj la urbestro estis komunisto, nun socialisto.

GeografioRedakti

La municipa teritorio havas abundon de montetoj kaj malabundon de tute ebenaj zonoj. La altitudo de la teritorio varias inter 300 metroj de la plej malaltaj zonoj okcidente ĝis 800 metroj sudoriente, transireje inter la montaro Sierra Sur kaj La Campiña. La urbo tamen estas relative ebena, inter la 550 metroj de la kvartalo San Roque kaj la 680 en la supra parto.

La municipa teritorio de Torredonjimeno estas sudoriente de la provinco Ĥaeno, je 17 km de la provinca ĉefurbo, inter la La Campiña kaj la Metropola Areo de Ĥaeno. Limas kun la jenaj municipaj teritorioj:

Limoj de la municipa teritorio de Torredonjimeno
Nordokcidente: Porcuna Norde: Arjona kaj Escañuela Nordoriente: Villardompardo
Okcidente: Higuera de Calatrava   Oriente: Torredelcampo
Sudokcidente Santiago de Calatrava Sude: Martos Sudoriente: Jamilena

EkonomioRedakti

La olivarbo konstituas 97% de la kultivata tero. Dum la lasta jarcento estis iompostioma malapero de la forsta areo, el kio restas nur 25 Ha, same kiel de kultivoj herbaj. La surfaco dediĉita al kultivo de olivarboj plias, dum malplias cerealo kaj vitoj.

Tiele la loka agrikulturo estas hegemonia de la unukultivo de olivarboj helpita de la populacia kresko de la dua duono de la 19a jarcento. En 1879 estis en la municipo 4693 ha kaj jam 6000 en 1900. En tiu periodo oni lasis alitipajn kultivojn tradiciajn en Torredonjimeno kiel tritiko, anizo, maizo, faboj, hordeo ktp.

Industrio kreskiĝis en la lastaj jaroj pro diversigo de la tradiciaj produktosektoroj. Estas ĉefe entreprenoj dediĉitaj al la industrio de la olivoleo, ligno kaj agrikultura maŝinaro. Apud Torredonjimeno estas la industria zono Polígono Mirabueno kie estas hejmo de la loka industrio ekzemple de aŭtoriparejoj, tegaĵoj, teksaĵoj ktp.

Alia de la pilieroj de la loka ekonomio estis la fabriko de cemento kiu laborigis rekte aŭ nerekte 100 familiojn (sed ĝi fermis komence de 2009). Menciindas ankaŭ abundo de entreprenoj dediĉitaj al konstruado kaj unu de la malmultaj entreprenoj de fandado de sonoriloj de Hispanio.

Fine, estas multaj vendejoj en Torredonjimeno, kiu estas centro de aliaj apudaj setlejoj.

Vidu ankaŭRedakti