Higuera de Calatrava

Higuera de Calatrava [iGEra de kalaTRAba] (Figarbo de C.) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Higuera de Calatrava
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23611
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 605  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 48′ N, 4° 9′ U (mapo)37.7987058-4.1578597Koordinatoj: 37° 48′ N, 4° 9′ U (mapo) [+]
Alto 374 m [+]
Areo 39,3 km² (3 930 ha) [+]
Higuera de Calatrava (Provinco Ĥaeno)
Higuera de Calatrava (Provinco Ĥaeno)
DEC
Higuera de Calatrava
Higuera de Calatrava
Situo de Higuera de Calatrava
Higuera de Calatrava (Hispanio)
Higuera de Calatrava (Hispanio)
DEC
Higuera de Calatrava
Higuera de Calatrava
Situo de Higuera de Calatrava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Higuera de Calatrava [+]
vdr
Higuera de Calatrava en la provinco.

Priskribo redakti

La areo de la municipo estas 39,3 km2 kie loĝas 619 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 15,83 loĝ./km2.

Higuera de Calatrava situas sur la okcidento de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, lime kun Porcuna, Valenzuela, Santiago de Calatrava, Martos kaj Torredonjimeno, je 40 km de la provinca ĉefurbo, Ĥaeno. Estas sur 374 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj.

Estas variaj industrioj, ĉefe olivmuelejoj por produktado de olivoleo kaj entreprenoj de la sektoro de la konstruado.

Geografio kaj orografio redakti

 
Ravinetoj kondiĉigas la terenon de la setlejo kaj la pejzaĝo.

La municipa teritorio de Higuera de Calatrava estas en etenda areo konata kiel Kamparo de Martos karakterizata de ondeca pejzaĝo de malaltaj montetoj inter valoj de riveroj kaj rojoj transirantaj al la valo de la rivero Gvadalkiviro. La valo de rojo Salado kondiĉigas geografie la setladon de la domaro sur flanko de la propra valo.

Spite la ĝeneralan mildon de la teritorio aperas kelkaj geografiaj elemnetoj kiel ravinetoj de sabloŝtona rokaro.

La altometrio de la municipo havas ekstremojn en sia plej malalta punkto de 287 metroj super marnivelo en la loko La Hondonera kaj de 478 metroj de altitudo atingeblaj en la geodezia punkto Haza de la Sierra.

 
Altometrio de la municipa teritorio de Higuera de Calatrava

Limaj municipoj redakti

Limoj de la municipa teritorio de Higuera de Calatrava
Nordokcidente: Porcuna Norde: Porcuna Nordoriente: Torredonjimeno
Okcidente: Valenzuela   Oriente: Torredonjimeno
Sudokcidente: Santiago de Calatrava Sude: Santiago de Calatrava Sudoriente: Santiago de Calatrava kaj Martos

Historio redakti

 
Ĉefturo de la Kastelo de Higuera de Calatrava

Oni trovis restaĵojn el Neolitiko kaj Bronzepoko. Antaŭ la romia epoko estis teritorio de iberoj. Dum la Romia Imperio estis vilaoj en la areo. La nuna setlejo datas el araba epoko sed estas mencio nur je la konkero fare de kristanoj por la reĝo Fernando la 3-a en 1225. En 1228 la kastilia monarko donas Martos kaj ties teritorio al la Ordeno de Kalatravo (ties kruco aperas en la blazono de la municipo) kaj ekde tiam estis landlima areo kun la Regno nazaria de Granado, de kie venis atakoj ekzemple en 1408 kaj 1471. Post la kristana konkero de Granado, kelkaj lokanoj elmigirs por reloĝigi la konkeritajn terojn kaj aliaj poste al Ameriko.

Dum la Hispana Enlanda Milito Higuera de Calatrava estis sur la batalfronto kaj el la 14a de decembro 1936 senhomiĝis.[1] Post la milito, la venkintaj aŭtoritatoj konvertis la vilaĝon en koncentrejo el aprilo ĝis junio 1939 por pli ol 10 000 venkitaj prizonuloj, el kiuj multaj mortis, estis mortigitaj kaj malaperigitaj.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Ofensiva Nacionalista en el frente de Córdoba de D. José María Pulido de Torres. Alirita la 15an de februaro 2020.
  2. Hernández de Miguel, Carlos (2019). Los campos de concentración de Franco. Penguin Random House. pp. 13, 80, 187, 222. ISBN 978-84-666-6478-3.

Eksteraj ligiloj redakti