Jan DE COOMAN (1893-1949) estis flandra pentristo. Li naskiĝis en Zandbergen (Geraardsbergen) la 4-an de aŭgusto 1893 kiel la kvara kaj lasta filo de Leopold kaj Louise Heylemans.

Jan De Cooman
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1893 (1893-08-04)
en Zandbergen
Morto 11-an de junio 1949 (1949-06-11) (55-jaraĝa)
en Zandbergen
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Biografio redakti

Patro Leopold estis lernejestro en la komunuma lernejo de Zandbergen (Geraardsbergen). La familio De Cooman, parenca de la Ninove-a branĉo, apartenis al la bonhava katolika burĝaro. Jan vizitadis la komunuman lernejon de Zandbergen (Geraardsbergen) kaj poste iris al la ŝtata mezlernejo de Ninove. "La infanaĝo de Jan De Cooman pasis inter la horizontoj de bonodoraj herbejoj, la spegula akvo de Dender, la vasta ĉielo, la susuraj kanoj kaj la blekado de bovoj en la verda kamparo de Zandbergen. La skizoj kaj pentraĵoj el tiu epoko ankoraŭ hodiaŭ estas ege ŝatataj".

La talento al desegnado de la knabo ja estis rimarkinda kaj liajn unuajn skizojn li certe faris laŭ la naturo, arboj, dometoj, paŝtejoj kaj kampoj de tiu bela pejzaĝo de la rivero Dender, kiu plu interesados lin dum lia tuta vivo.

Onklo Jan Heylemans, artpentristo kaj instruisto en la akademio de Sint-Gillis-Bruselo, sukcesis persvadi patron De Cooman, ke li sendu sian filon al la Akademio pri Belartoj en Bruselo. Dum kvin jaroj, de 1908 ĝis 1914, li tie vizitadis la kursaron.

Ege influis lin instruisto Constant Montald (1862-1944), meritplena pentristo de pejzaĝoj, interioroj, senvivaj naturaĵoj kaj portretoj - la ĝenroj ankaŭ pentrotaj de Jan De Cooman. La aliaj plej konataj studentoj de Montald inkludas René Magritte, Paul Delvaux kaj Edgard Tytgat. Ĉiujare De Cooman gajnis la ĉefajn premiojn por laŭnaturaj desegnado kaj pentrado. Ankaŭ por portretado li iĝis laŭreato.

En 1910 li projektis la flagon de la Katolika Laborista Rondo de Overboelare. Li apenaŭ aĝis 17 jarojn. Ĵus finiĝis lia artista klerigado kiam eksplodis la milito. Liaj unuaj verkoj estas precipe portretoj kaj interioroj, sed li dum sia tuta vivo precipe pentradis pejzaĝojn.

En 1920 li edziĝis kun fraŭlino Clara Flamée, filino de Richard, komercisto apud la Kajo en Geraardsbergen, kaj de Anna Van Damme. La novgeedzoj ekloĝis en malgranda vilao kun granda ĝardeno, je la okcidenta flanko de Oudenberg ('Olda Monto'). De tie li havis belegan vidon super la valo de Dender en la profundo, super la urbo laŭlonge de la bordoj de la rivero, super herbejoj kaj kampoj kaj arbaretoj sur la flankoj de Oudenberg, kun en la malproksimo vilaĝoj, montetoj, vicoj da arboj. Tiuj vidoj estas vizio por artama animo, kaj Jan De Cooman neniam satiĝos esprimi sian ravon sur tolon, sur paperon kaj sur kupran platon. Sed tie ni ankoraŭ ne alvenintas. La juna artisto estis nekonata kaj devis gajni sian porvivon. Li kandidatiĝis por posteno de desegnoinstruisto kaj ricevis tiun taskon en du liberaj institucioj en la urbo: la Kolegio Sankta Katarina kaj la Instituto Sankta Jozefo. Tiujn taskojn li plenumis de 1922 ĝis 1930. Dume li pentris sed intertempe li konstruis sian propran presilon por presi gravuraĵojn (la unua tia presilo propulsata de elektromotoro). Li eksperimentis kaj praktike tagon kaj nokton provis plibonigi siajn gravuradajn teknikojn. Liaj unuaj gravuraĵoj venis de lia presilo en 1925. Li daŭre perfektigis sian procedon. En 1927 li presis 10 gravuraĵojn pri Geraardsbergen, po 25 ekzemplerojn: belega rezulto kaj finance neesperita sukceso. En la sama jaro li projektis la flagon de la Katolika Flandra Studenta gildo. La nomo De Cooman ekde tiam estas porĉiame konata kiel tiu de gravuristo. Dua serio da gravuraĵoj, precipe vidaĵoj de la pejzaĝoj de Oudenberg, pretiĝis en 1929, po 50 ekzempleroj. Tiuj belegaj gravuraĵoj kompreneble atentigis kelkajn kompetentulojn pri arto kaj unu bonhavan industriiston (A. Maquestiau). Tiu ĉi aĉetis ĉiujn gravuraĵojn kaj multajn pentraĵojn. Li kontaktigis la pentriston kun amikoj-artamantoj kaj montris la vojon al la ĉefurbo. Jan De Cooman, tro humila, malakceptis ĉiujn proponojn, restis sur sia Oudenberg kaj senripoze verkadis. Lia famo kreskis kaj komisioj venis de tie kaj tie. Por doktoro Arthur Van Der Schueren li pentris sur la murojn de la granda salono ilustraĵojn de kelkaj fabeloj de Lafonteno kaj la kabineto de la doktoro estis laŭnature dekoraciita de kuracaj plantoj (1926). Jaron poste li pentris la dekkvar Kalvariajn staciojn en la paroĥa preĝejo de Zandbergen (Geraardsbergen).En 1930 li eksiĝis kiel desegnoinstruisto. Preskaŭ ĉiutage li iris pentri en la libera naturo. Ankaŭ vintre li eliris serĉi pitoreskajn anguletojn ĉirkaŭ Geraardsbergen. Li sidiĝis en sia aŭtomobilo, en kiu troviĝis hejtilo de propra eltrovo kaj konstruo. Ne malofte lin akompanis fotografisto kaj amatoro-artpentristo Th. L'Haire.

En 1931 aperis ĉe V. Van Nieuwenhove la libreto "Puntistinoj kaj punta industrio en Geraardsbergen", verkita de Augusta De Clercq. Felix Timmermans ĝin iam nomis juvela libreto. Tiu laŭdo de la laŭvide sentema Timmermans ja grandparte dankindas al la enesto de dudekkvino da reproduktaĵoj, je malpligrandigita skalo, de verkoj de De Cooman: deko da plumdesegnaĵoj, deko da gravuraĵoj kaj kvino da pentraĵoj, ĉiuj pri la urbo Geraardsbergen, pejzaĝoj sur aŭ ĉirkaŭ Oudenberg.

Ĉe unu el siaj vintraj ekskursoj tra la Flandraj Ardenoj en la komenco de la tridekaj jaroj De Cooman certe renkontiĝis kun la tiam jam fama Valerius De Saedeleer (Aalst, 1867), kiu loĝis en Leupegem. De Cooman tre admiris la vintrajn pejzaĝojn de De Saedeleer: la vastaj, ondantaj, neĝkovritaj Flandraj Ardenoj ĉirkaŭ Tiegem kaj Leupegem, kun kelkaj malhelaj harfajne desegnitaj siluetoj de poploj kaj salikoj aŭ dormantaj fruktarboj je la unua plano kaj kelkaj subneĝaj kamparanaj loĝejoj. Komisiite de la majstro, De Cooman faris ses nigre-blankajn kaj tri kolorajn gravuraĵojn laŭ tiuj vintraj scenoj. La ses belegaj gravuraĵoj pri la preĝejo kaj la abatejo de Averbode estiĝis en 1933, same kiel "Mater Dolorosa". Kompreneble De Cooman ankaŭ daŭrigis la pentradon: Kalvariajn vojojn en la paroĥaj preĝejoj de la Ĉieliro en Steenhuize (1935) kaj de Sankta Marteno en Sint-Lievens-Esse (1936) kaj en la instituto por spiritmalsanuloj en Eeklo (1939). Pluraj pentraĵoj pri senvivaj naturaĵoj, portretoj, interioroj kaj pejzaĝoj (i.a. la tre sukcesinta "floranta pirarbo" el 1939) forlasis lian laborejon antaŭ 1940. Lia unua neriproĉebla kolora gravuraĵo "Printempo" aperis en 1939. Menciinda estas la naturgranda portreto de Dom Benedictus de Schepdaal, abato de Affligem, ofertita al li okaze de la 25-jara jubileo de lia enoficiĝo je la 9-a de aprilo 1937.

De Cooman de nun estis plene agnoskata en la arta mondo. Materie ne plu estis zorgoj kaj li estis la feliĉa patro de multnombra familio. La fato tamen frapis lin en 1937: lia edzino mortis post la nasko de naŭa infano, naŭa filo, Leo De Cooman[1]. La frapo trafis lin kaj la artisto nur malrapide malkonsterniĝis el la letargio de senkonsola malĝojo. Iom post iom li denove eklaboris sed lia energio estis rompita. Lia sanstato tute ne estis bona. Dum la vintro de 1939-1940 li pentris neĝajn pejzaĝojn, kiuj kvazaŭ atestas la silentan rezignacion kaj la plendan malĝojon de la kreinto.

En 1941 li reedziĝis kun Rachel Geenens el Oudenaarde. Baldaŭ li forlasis Geraardsbergen kaj ekloĝis en sia naskiĝa vilaĝo en la domo, kie li grandiĝis. Li alkonstruigis laborejon kaj kuraĝe denove eklaboris: pejzaĝojn (Parike, Onkerzele, Grimminge), arbojn, kaj precipe gravuraĵojn, kiujn li tiom ŝatis: "Gravurado estas por la plastika arto tio, kio orgeno estas por la muziko: la procedo de la perfekteco. Gravuraĵo atingas la purecon kaj plenecon, kiu estas atingebla per neniu alia procedo, nek per nura pentrado, nek per nura desegnado". (De Cooman en intervjuo kun G. De Knibber).

La neekvilibrecaj militaj porcioj, la peza familia ŝarĝo kaj la laboro per acidoj malutilis al lia sano tiel, ke li verkis plue nur preskaŭ ekskluzive en sia laborejo.

Por la unua granda internacia agnosko li devis pacienci ĝis 1947. Mallonge poste li ege malsaniĝis. Li ne plu resaniĝis kaj mortis en sia domo en Zandbergen (Geraardsbergen) je la 11-a de junio 1949.

Premio redakti

. Per sia gravuraĵo "En Majo" li gajnis la unuan premion en la Trienalo de Milano.

Literaturo redakti

(nl) Paul de Pessemier 's Gravendries, Jan De Cooman. De herontdekking van een kunstenaar, Biografie. Bola Editions, Gent, 2013.

Referencoj redakti

  1. Leo De Cooman estas Esperantisto kiu interalie kunlaboris en PIV pri botaniko

Eksteraj ligiloj redakti

Jan De Cooman Arkivigite je 2006-09-02 per la retarkivo Wayback Machine