Jan Józef PRZYPKOWSKI (Przybkowski) blazono Radwan (naskiĝis en 1707, mortis la 12-an de januaro 1758) – pola astronomo, matematikisto, eldonisto de kalendaroj, profesoro de Krakova Universitato.

Jan Przypkowski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1706 (1706-11-30)
Morto 12-an de januaro 1758 (1758-01-12) (51-jaraĝa)
en Krakovo
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo astronomo • matematikisto
vdr

Vivo redakti

Li devenis de la familio setliĝinta en Mazovio. Liaj antaŭuloj de jardekoj apartenis al komunumo de Polaj Fratoj; patro Jan, por eviti persekutojn sur religia fono, devis konvertiĝi de arianismo al katolikismo.

Przypkowski en 1721 studis en Filozofia Fakultato de la Krakova Universitato kaj ĉi tie en 1724 akiris bakalaŭrecon, kaj en 1727 iĝis majstro de la sep liberaj artoj. Samjare komencis lekcii en la Filozofia Fakultato, kion faris dum dekunu jaroj senpage. Dum tiu ĉi periodo dediĉis sin ĉefe al prilaborado de astrologiaj-astronomiaj kalendaroj, kiujn eldonis de 1729 ĝis 1747. La kalendaroj de Przypkowski karakterizis malriĉa enhavo - entenis krome nur futurologiajn konsiderojn.

Verŝajne Przypkowski estis farinto de la sunhorloĝo el 1740 troviĝanta sur la Mariapreĝejo en Krakovo.

Bibliografio redakti

  • W. Buczkowska, Rok Bogdan, Jan Józef Przypkowski, en: Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro), volumo XXIX, Ossolineum 1986.
  • J. Buła, Katalog kalendarzy polskich od XVI do XVIII wieku w zbiorach Biblioteki Czartoryskich (Katalogo de polaj kalendaroj de la 16-a ĝis la 18-a jarcento en kolektoj de la Biblioteko de Czartoryski-familio), Krakovo 1994.