Jan Wrona, Wronna (naskiĝis la 9-an de majo 1772 en Pauczne, distrikto Giżycko, mortis la 12-an de aprilo 1814 en Miłomłyn, distrikto Ostróda) estis evangelia pastoro, tradukisto, aganta en Reĝlando Prusio.

Jan Wrona
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1772 (1772-05-09)
Morto 12-an de aprilo 1814 (1814-04-12) (41-jaraĝa)
Religio luteranismo vd
Profesio
Okupo tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li devenis de kamparana familio, verŝajne pola. En 1792 komencis studi teologion en la universitato en Królewiec. En la jaroj 1799-1806 plenumis funkcion de kapelano en regimento de la dragonoj de von Manstein en Królewiec, poste estis paroĥestro de evangelia paroĥejo en Miłomłyn. Li publikigis tradukojn al la pola lingvo de lernolibroj de J. G. Weiss Książka szkolna dla pierwszego ćwiczenia się w czytaniu i myśleniu (Lerneja libro al la unua ekzercado pri legado kaj pensado) (1808) kaj Nowy elementarzyk, czyli Abecadło z książką do składania i czytania. Dla szkół miejskich i wiejskich (Nova alfabetlibreto, aŭ Abocolibro kun libro por kunmetado kaj legado. Por la urbaj kaj la vilaĝaj lernejoj) (1808). La lernolibrojn eldonis Hartungoj en Królewiec; ĝis duono de la 19-a jarcento ili estis plurfoje reeldonataj.

Fontoj redakti

  • Tadeusz Oracki, Słownik biograficzny Warmii, Prus Książęcych i Ziemi Malborskiej od połowy XV do końca XVIII wieku (Biografia vortaro de Varmio, Duklando Prusujo kaj Malborko-Tero de duono de la 15-a jarcento ĝis fino de la 8-a jarcento), 2-a volumo: L-Ż, Olsztyn 1988