Johano Zawada

(Alidirektita el Jan Zawada)

Jan ZAWADA (naskiĝis la 23-an de decembro 1891, mortis la 16-an de oktobro 1975[1]) estis pola oficisto kaj Esperanto-vortaristo.

Johano Zawada
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1891 (1891-12-23)
en Kamesznica
Morto 16-an de oktobro 1975 (1975-10-16) (83-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj Esperantopolagermana
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universala universitato (Pollando)
Okupo
Okupo esperantisto • vortaristo • delegito de UEA • ministo • politikisto
vdr
Jan Zawada kaj Isaj Dratwer metas florojn ĉe la tombo de LLZ, Varsovio 1957

Li estis fakulo pri kooperativa movado. Li estis la ĉefa gvidanto de la klasbatala Esperanto-societo en Pollando „Laboro“. Krome li estis fondinto kaj sekretario de Esperanta Eldon-Kooperativo. Vojaĝante tre multe, li aranĝis kursojn, referatojn kaj grupojn. Kursoj ankaŭ en gazetoj. Kolektis kaj eldonis 200 paĝan „Adreslibron de Pollandaj Esperantistoj“ kaj Vortaron Esperantan-polan (1929). Tradukaĵoj kaj artikoloj en multaj Esperanto-gazetoj.

Verkoj redakti

  • 1929: Pelny Podstawowy Słownik Języka Międzynarodowego Esperanto. [Plena Fundamenta Vortaro de la Internacia Lingvo Esperanto]. Warszawa: Robotniczego Stowarzyszenia Esperantystów “Praca-Laboro”, 1929. XVII, [2], 103, [15] p. — Enhavas la Fundamenton kaj la unuajn kvar Oficialajn Aldonojn (1909 ĝis 1929). 2a eld. Warszawa 1948, 3a eld. Warszawa 1957, Brajla eld. Warszawa 1957.
 
 Sur 99 pagoj Zawada donis al poloj E.-polan vortaron kun gramatiko, tabeloj de prefiskoj kaj sufiksoj, pronomoj kaj adverboj, akcento, bibliografio ktp. Por poloj tre valora libro, kiun ĉiu posedu! 
— Aŭstria Esperantisto n.80 (okt 1931)
  • 1931: Adreslibro de pollandaj esperantistoj kaj Praktika informilo pri-esperanta. Eld. la aŭtoro, Varsovio.

Referencoj redakti

  1. Nekrologo de Jan Zawada en Pola Esperantisto, n-ro 5-6/1975

Eksteraj ligiloj redakti