Jan van Steenbergen

Jan van STEENBERGEN (naskiĝis la 3-an de junio 1970 en Hoorn) estas nederlanda lingvisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj interpretisto. Li studis en universitatoj en Amsterdamo kaj Varsovio, specialiĝis pri eŭropaj studoj kaj muzikologio. Li okupiĝis pri hipoteza lingvistika konstruo de nordslavaj lingvoj Vuozgašchai (Vozga lingvo) kaj Wenedyk (Venediko) kaj estas ĉefa iniciinto de la tutslava lingvo Slovianski, kiu iĝis parto de interreta projekto Medžuslovjanski (Interslava lingvo) kun centoj da membroj. En 2013 van Steenbergen ricevis medalon "Josef Dobrovský" pro siaj kontribuoj al la slavaj kulturo kaj scienco, en 2018 ankaŭ medalon "Viva vorto" de la Fondaĵo Ĥovanski. Li nun gvidas laborojn sur kreado de elektronika tutslava vortaro kaj administras retpaĝon pri slavaj planlingvoj. [3]

Jan van Steenbergen
Persona informo
Naskonomo Johannes Hendrik van Steenbergen
Naskiĝo 3-an de junio 1970 (1970-06-03) (53-jaraĝa)
en Hoorn
Lingvoj nederlandaanglapolainterslava vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Amsterdamo
Familio
Edz(in)o nekonata valoro vd
Profesio
Okupo Lingvisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj interpretisto
Verkado
Verkoj Interslava lingvo, Wenedyk
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Referencoj redakti