Janka Csatay
Janka Csatay [ĉatai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csatay Janka estis hungara aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Marosfy [maroŝfi], ŝia patrino estis Zsófia Csatai.
Janka Csatay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marosfy Csatai Johanna Gizella |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1884 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de aprilo 1971 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 619 ("F")-1148 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patrino | Zsófia Csatai |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Janka Csatay[1][2] naskiĝis la 27-an de septembro 1884 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de aprilo 1971 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJanka Csatay frekventis privatan aktorlernejon de Aranka Hegyi, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en malgranda teatro en Budapeŝto en 1901. Ekde 1903 ŝi havis rolojn en similiaj teatroj aŭ kabaredoj, tamen ankaŭ en Népszínház (1905-1907), Gaja Teatro (1916), Teatro Városi (1917), Teatro Renaissance (1921). En la 1930-aj jaroj ŝi vivis eksterlande.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Pongrác Kacsóh: János vitéz - sorĉistino (furora rolo)
- Jenő Heltai: A tündérlaki lányok - Etel
- Lajos Bíró: Sárga liliom - primadono
- Jenő Huszka: Aranyvirág (opereto) - Ellen
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Az ezredes (1918)
- Se ki, se be (1919)