Japana Ruĝa Kruco
nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Japanio
La Japana Ruĝa Kruco - japane 日本赤十字社, laŭ sistemo Hepburn Nippon Sekijūjisha, prononco [nipon SekiĵuĴIŝa] - estas societo de humanitara helpo en Japanio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Tokio, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Tadateru Konoe.
Japana Ruĝa Kruco | |
---|---|
日本赤十字社 | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 1-a de majo 1877 |
prezidanto | Tadateru Konoe |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
dungitoj | 67556 |
Sidejo | Tokio |
Interretejo | https://www.jrc.or.jp/ |