La Japana motacilo (Japana vostskuanto) (Motacilla grandis) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn (vostskuantojn), pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en Orienta Azio nome en Ĉinio, Japanio, Koreio, Rusio kaj Tajvano. Fakte ĝi reproduktas en Japanio; nereproduktaj vizitantoj en Koreio (kie ili iam reproduktiĝis/-as) kaj suden ĝis Tajvano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japana motacilo
Japana motacilo
Japana motacilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Motacilla
Specio: 'M. grandis'
Motacilla grandis
(Sharpe, 1885)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Japana motacilo, Motacilla grandis, estis konsiderata kiel preskaŭ endemia specio de Japanio, sed ĵusa pristudo indikas la ekziston de reprodukta populacio en Koreio. Baze sur 270 vidaĵoj, oni trovis kvar ĉefaj reproduktajn grupojn amplekse distribuitajn laŭlonge de tri ĉefaj riveroj (nome Han, Seomjin kaj Nakdong) kaj ĉe orientaj marbordaj areoj (la areo de Jeongdong).

Tiu specio montras grizan al nigran dorson kaj tre nigrajn kapon kaj gorĝareon ĝis supra brusto, kio ege kontrastas kun tre blankaj subaj partoj. En la nigra kapo ege kontrastas blankaj mentono, frunto, superokula strio kaj eĉ okulringo. Ankaŭ la kruroj kaj beko estas nigraj.

Japana motacilo (vostskuanto)
Japana motacilo (vostskuanto)
Japana motacilo (vostskuanto)

La latina genronomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[1] La specifa epiteto grandis estas latina vorto por "granda", ĉar vere tiu estas unu el la plej grandaj motaciloj.

La Japana motacilo estis iam traktata kiel samspecifa kun M. alba, sed ambaŭ reproduktiĝas simpatrie en Japanio. Oni konsideras ke ambaŭ formas superspecion kun M. maderaspatensis, M. samveasnae kaj M. aguimp, kvankam ĵusaj analizoj de mitoĥondria DNA sugestas ke tiu lasta specio eble malproksimas de tiu grupo. La Japana motacilo estas monotipa.

La reprodukta ekologio de la Blanka kaj Japana motaciloj, Motacilla alba and M. grandis, estis pristudata laŭlonge de rivero en centra Japanio. La teritorioj de ambaŭ specioj multe koincidis laŭlonge de la rivero, sed ne okazis interreproduktado. M. grandis pasas pli da tempo ĉe la rivero ol M. alba kaj defendas teritoriojn tie. M. alba uzis la riveron kiel parton de la tuta hejmteritorio, kaj ne defendis la riverareojn kiel teritorioj. Kantokutimo kaj reproduktado komencis pli frue ĉe M. grandis ol ĉe M. alba. La frua reproduktado de M. grandis estis rilatata al manko de plumoŝanĝado printempe, malpli necesa por parformado pro ekzisto de paroj vintre, kaj la pli granda dependo de larvoj ol de plenkreskaj insektoj. Kantoj estis tre diferencaj inter ambaŭ specioj. La klinomontro kiu antaŭas la pariĝadan ceremonion videblis nur ĉe M. alba. Dum la antaŭpariĝa ceremonio, masklo de M. grandis levis ambaŭ flugilojn super la horizontalo dum masklo de M. alba subigis ambaŭ flugilojn. La antaŭpariĝa ceremonio de M. grandis estis simila al tiu de la Blankabrova motacilo, M. maderaspatensis, en Barato, sugeste pli proksiman rilaton de ambaŭ tiuj specioj ol kun M. alba.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Jobling, James. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0198546343.