Blankabrova motacilo

La Blankabrova motacilo (Motacilla maderaspatensis) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio estas la plej granda membro de la familio de motaciledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrova motacilo
Blankabrova motacilo, en Bhopal, Barato. Alvokoj
Blankabrova motacilo, en Bhopal, Barato.
Alvokoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Motacilla
Specio: 'M. maderaspatensis'
Motacilla maderaspatensis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ioli estas rimarkinde bilditaj nigre supre kaj blanke sube kun elstara blanka brovo (kio nomigas la specion), ŝultrostrio kaj eksteraj vostoplumoj. Ili estas komunaj en malgrandaj akvejoj kaj ofte adaptiĝas en urbaj medioj kie ili uzas tegmentojn por nestumi kaj manĝado.

La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[1] La specifa epiteto maderaspatensis estas latina adapto de la barata urbo de Madraso (nune Ĉenajo).

Aspekto redakti

La Blankabrova motacilo estas la plej granda specio de motacilo 21 cm longa. Ĝi estas svelta birdo, kun la karaktera longa, konstante movata vosto do tiu genro. Ĝi havas nigrajn suprajn partojn, kapon kaj bruston, kun blanka larĝa kaj markata superokula strio; tiele ĝi estas simila al la parenca Japana motacilo, sed tiu havas blankajn frunton kaj mentonon, dum la Blankabrova tute ne. Krome tiu ĉi havas grandan blankan flugilstrion. La resto de la subaj partoj estas pure blanka. La ino havas malpli intensan nigron ol la masklo. Junuloj estas kiel inoj brungrizaj kie plenkreskulo estas nigra.[2]

Disvastiĝo kaj biotopo redakti

La Blankabrova motacilo estas specio de loĝantaj birdoj en Barato kaj estas endemia de la Hinda subkontinento. Ĝi estas rara en pli altaj regionoj, sed ĝi vidiĝas en Ladako borde de la Tibeta Altebenaĵo.[3] Plejparte de Barato ĝi troviĝas sub 1000 m sed en suda Barato ĝi ĉeestas ĝis montoj de 2200 m.[2] Ĝi troviĝas en malfermaj akvofluaj humidaj biotopoj. Ĝi estas unu el malmultaj motaciloj de la genro Motacilla kiuj bone adaptiĝis al urbaj vivejoj kaj ofte troviĝas ripoze sur akvujoj ĉe homaj loĝejoj.

Ĝi estas rara vintra vizitanto en Srilanko.[2]

Taksonomio redakti

Tiu orientalisa specio formas superspecion kun la Japana motacilo, la Mekonga motacilo kaj la pli malproksima Makulmotacilo. Ĝi estis iam konsiderata proksima de la Blanka motacilo al kiu ĝi povas simili, ĉefe al M. alba alboides. Oni konstatis similecon ĉe antaŭpariĝa ceremonio kun la Japana motacilo.[4] Ties kanto multe similas al tiu de la ĵus priskribita Mekonga motacilo, kio povus esti aŭ ne koincido. Ne estas sufiĉaj analizoj per DNA por certe kaj fortike solvi la rilaton inter tiuj birdoj, ĉefe ĉe la Flava motacilo kaj ties parencoj.[5]

Kutimaro redakti

Tiu birdo estas vidata kutime en paroj aŭ malgrandaj grupoj. Ili povas alvoki ofte ĉefe matene[6] kaj estas aktivaj kiel plej parto de aliaj motaciloj. Ili ripozas surgrunde sed ankaŭ sur kabloj aŭ sur konstruaĵoj. La kanto estas longa kaj laŭta kun multaj diferencaj notoj. La kutima alvoko estas susura "ŭiiĉ". Ili povas flugi rapide longdistance kaj la kutima flugmaniero estas salteca. Oni scias ke ili povas flugi ĝis ĉirkaŭ 40 kmph.[7]

Reproduktado redakti

 
Idoj en nesto, Hajderabado

La reprodukta sezono estas el marto al oktobro. La masklo levas alte voston kaj flugilojn dum la pariĝada ceremonio kaj ĉirkaŭas la inon. La masklo ankaŭ flugas alte kaj malsupreniras per malfermaj flugiloj kaj kaj dorsoplumoj ŝveligitaj.[8]

Ili konstruas tasforman neston surgrunde aŭ ĉe rokoj en truo, kornico aŭ kotejo ĉe akvo. Ili uzas ankaŭ artefaritajn strukturojn kiel pontoj kaj tegmentoj.[9] La kutima ovodemetado estas 3 al 5 ovoj.

Manĝo redakti

Kiel ĉe aliaj motaciloj, ankaŭ tiu specio estas insektovora. Idoj estas manĝigataj ĉefe per ortopteroj, raŭpoj kaj araneoj.[10]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Jobling, James. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0198546343.
  2. 2,0 2,1 2,2 pcr
  3. Sangha, H. S. Naoroji, R. (2005). “Large Pied Wagtail Motacilla maderaspatensis Gmelin in Ladakh”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 102 (3), p. 341. 
  4. Higuchi H & T Hirano (1989). “Breeding season, courtship behaviour, and territoriality of White and Japanese Wagtails Motacilla alba and M. randis”, Ibis 131 (4), p. 578–588. doi:10.1111/j.1474-919X.1989.tb04793.x. 
  5. Voelker, Gary (2002). “Systematics and historical biogeography of wagtails: Dispersal versus vicariance revisited”, Condor 104 (4), p. 725–739. doi:[[doi:10.1650%2F0010-5422%282002%29104%5B0725%3ASAHBOW%5D2.0.CO%3B2|10.1650/0010-5422(2002)104[0725:SAHBOW]2.0.CO;2]]. 
  6. Newnham,A (1898). “The Large Pied Wagtail Motacilla maderaspatensis in captivity”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 11 (3), p. 535–536. 
  7. Acharya,HN (1933). “Speed of the Large Pied Wagtail Motacilla maderaspatensis (Gmelin)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 36 (4), p. 996–997. 
  8. Kirkpatrick,KM (1954). “The courtship display of the Large Pied Wagtail Motacilla maderaspatensis (Gmelin)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 52 (3), p. 602–603. 
  9. Biddulph,CH (1937). “Curious nesting sites of 'the Large Pied Wagtail [Motacilla lugubris maderaspatensis (Gmel.)]”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 39 (2), p. 397–398. 
  10. Verzhutskii, Boris (2002). “Diet of the Large Pied Wagtail Motacilla maderaspatensis in Auroville, Pondicherry”, Zoos' Print Journal (PDF) 17 (9), p. 886.  Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-29. Alirita 2010-03-06.

Literaturo redakti

  • Bell,DA (1986) An unusual nest site for the Large Pied Wagtail. Newsl. for Birdwatchers 26(7-8):11-12.
  • Patel,ST; Pilo,B; Shah,RV (1977) Oxidative metabolism in the liver and kidney of migratory Starling (Sturnus roseus) and Wagtail (Motacilla alba). Pavo 14(1&2):41-49.
  • Chanda,S (1998): Courtship display of Large Pied Wagtail Motacilla maderaspatensis in Kokrajhar, Assam. Newsl. for Birdwatchers 38(5):88.

Eksteraj ligiloj redakti