Jaraba

municipo en Zaragozo

Jaraba [ĥaRAba] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Jaraba
kuracloko • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50237
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 281  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 1° 53′ U (mapo)41.1901172-1.8840541Koordinatoj: 41° 11′ N, 1° 53′ U (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 42,805158 km² ( 428 0.5 158 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jaraba (Provinco Zaragozo)
Jaraba (Provinco Zaragozo)
DEC
Jaraba
Jaraba
Situo de Jaraba
Jaraba (Hispanio)
Jaraba (Hispanio)
DEC
Jaraba
Jaraba
Situo de Jaraba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jaraba [+]
vdr

Geografio redakti

Jaraba estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Calmarza kaj Ibdes. La municipa teritorio limas ankaŭ kun Cetina kaj Campillo de Aragón. Ĝi estas borde de la rivero Mesa, kiu ricevas grandan parton de sia akvokvanto el nombraj fontoj kiuj venas al la rivero. La medio de Jaraba estas karakteriza pro la granda kanjono kiun la rivero Mesa ĉizas al Calmarza, kreante serion de imponaj ruĝaj muregoj de kalkoŝtono. Same karakteraj estas pinaroj kaj ĉeriveraj arbaroj en malsekaj zonoj, kaj stepoj kun anzinoj, juniperoj, kaj odorplantoj en sekaj zonoj.

La loĝloko Jaraba mem estas je 131 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 767 msm en la Iberia Sistemo, en la baseno de la rivero Piedra, proksime al la limo kun la provinco Gvadalaĥaro. Ĝi estas inter Ibdes nordoriente kaj Calmarza sudokcidente jam sur la limo kun la provinco Gvadalaĥaro.

Historio redakti

La loko jam ekzistis en araba epoko, kiel pruvas la araba etimologio de la loknomo Jaraba el شرابة, ŠARÃBA, ŠARÃB (sama deveno en hispanlingva jarabe (siropo), sed kun signifo trinkaĵo), reference al abundo de termaj kaj kuracaj akvoj. La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a, kiu lasis la areon al la templanoj.

Historie la loko vivtenis sin aparte kiel banloko.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Campillo de Jaraba kie oni malaltiĝis el 846 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 282 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Aparta loka enspezo venas de la tri banlokoj, kaj du akvofabrikoj.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj rokpentraĵoj; viro, virino kaj du cervoj. Estas interesaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la riveroj. Proksime estas la Monaĥejo de Piedra.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti