Jarankeŝ aŭ ankaŭ Jarankaŝ (mortis en 1146) estis sklavo de franka deveno, kiu murdis sian mastron, la musliman atabegon en Mosulo kaj pli postan sultanon Zengí-on. La damaska kronikisto Ibn al-Qalanisi skribis:

Ilustra bildo de eŭnuĥa servisto en haremo
"...unu el servistoj (de Zengí), por kiu li havis apartan ŝaton kaj en kies socio li ĝojis... kiu kulturis sekretan malamon pro ia vundo, kiu estis al li farita fare de la atabego, trovis okazon, kiam la gardistaro estis for kaj Zengí estis ebria kaj kun silenta konsento kaj helpe de kelkaj liaj kunuloj inter la servistoj murdis lin dormanta en antaŭvespero de la sesa sabato de la dua rabio (nokte je la sabato la 14-an de septembro 1146)."

Laŭ alia teorio la eŭnuĥo murdis Zengí-on tial, ke lia mastro akre mallaŭdis lin pro tio, ke la servisto trinkis el lia pokalo por vino. Post tio, kiam Jarankeŝ mortpikis sian mastron, li fuĝis unue en fortikaĵon Dawsar, kaj de tie plu ĝis Damasko, "kredante, ke ĉi tie li estos en sekureco, li senvuale anoncis sin al sia krimo, li imagis, ke li ĉi tie estos bonvenigata kaj li pretendis agnoskon." Sed la damaska reganto Mu'ín ad-Dín Unur anstataŭ tio lasis aresti lin kaj forsendi al Núr ad-Dín, filo de Zengí, kaj tiu sendis lin al sia frato Saíf ad-Dín Ghází la 1-a ĝis Mosulo, kiu igis ekzekuti lin.

Literaturo redakti

  • Steven Runciman, A History of the Crusades, Vol. II: The Kingdom of Jerusalem. Cambridge University Press, 1952.
  • The Damascus Chronicle of the Crusades, Extracted and Translated from the Chronicle of Ibn al-Qalanisi. H.A.R. Gibb, 1932 (reprint, Dover Publications, 2002).
  • Antony Bridge, Křížové výpravy, 1980, Londýn

Vidu ankaŭ redakti