La rivero Jarmuk (aŭ Yarmuk, arabe نهر اليرموك, Nahr Al-Yarmuk, aŭ شريعة المناذرة, Shariat el Menadhirah; hebree נהר הירמוך, Nahar HaYarmukh; latine Hieromices),[1][2] estas rivero kaj la plej granda alfluanto de la rivero Jordano. Ĝi estas unu el la tri ĉefaj alfluantoj kiuj eniras en Jordano inter la Maro de Galileo kaj la Morta Maro; sude estas la riveroj Zarka kaj Muĝib (Arnon).

Jarmuk
rivero
Bazaj informoj
Longeco 57 km
Fluo
Geografio
Landoj Jordanio
vdr

Geografio redakti

Ĝi fluas en Jordanio, Sirio, kaj Israelo kaj drenas multon de la ebenaĵo Hauran. Ties ĉefaj alfluantoj estas Uedoj 'Allan kaj Rukkad el la nordo, Ehreir kaj Zeizun el oriento. Kvankam ĝi estas mallarĝa kaj neprofunda laŭlonge de sia fluejo, je sia elfluejo ĝi estas preskaŭ tiom larĝa kiom Jordano, nome tridek futojn larĝe kaj kvin profunde. La fama Ponto Mateo estis iam uzata por trapasi la Jarmuk je ties kunfluejo kun la Jordano.[3]

Referencoj redakti

  1. Schürer, Emil (2014-01-30). The History of the Jewish People in the Age of Jesus Christ. A&C Black. paĝo 133, noto 243. ISBN 9781472558299.
  2. En Greka: Ἱερομύαξ, Hieromyax, aŭ Antikva Greka: Ιερμουχάς, Iermouchas.
  3. Jewish Encyclopedia (1906). Alirita 8-a de majo 2018.

Vidu ankaŭ redakti