Jaromír Řebíček
Jaromír ŘEBÍČEK, Inĝ. (naskiĝis la 20-an de marto 1908 - mortis la 29-an de aŭgusto 1995 en Havlíčkův Brod, Ĉeĥio) estis ĉeĥa esperantisto, fervojisto, honora membro de ĈEA. Lia patro estis grava esperantisto Josef Řebíček.
Jaromír Řebíček | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1908 |
Morto | 29-an de aŭgusto 1995 (87-jara) en Havlíčkův Brod |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Familio | |
Patro | Josef Řebíček |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • fervojisto |
Li meritis pri fervoja terminologio, honora membro de fervojista sekcio. En la Esperanto-movado li aktivis ekde la j. 1920. Post la 2-a mondmilito li estis regiona reprezentanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio. Por la evoluo de Esperanto li vigle laboris eĉ en la jaroj, kiam Esperanto ne estis favorata.
En la j. 1959 li iniciatis fondon de la Esperanto-rondo en Havlíčkův Brod. Tamen la ĉefa merito de inĝ. Řebíček estas, sendube, lia laboro kaj verko en la sfero de la fervojista terminologio, pro kio li ricevis la titolon honora membro de ĉs. sekcio de IFEF ĉe la Ministerio por trafiko kaj komunikado (kiu ekde la j. 1969 apartenas al ĈEA kiel ties fervojista sekcio) kaj en la j. 1979 li estis nomita honora membro de IFEF.