Jaromír Hoffner

ĉeĥa esperantisto, kateĥisto kaj kleriko

Jaromír HOFFNER (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1899 en Kvasice apud Kroměříž - mortis la 26-an de julio 1976 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto, profesie kateĥisto kaj kleriko de Ĉeĥoslovaka eklezio.

Jaromír Hoffner
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1899 (1899-08-23)
en Kvasice
Morto 26-an de julio 1976 (1976-07-26) (76-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto • pastro • Katekisto
vdr

Ekde 1919 li lernis Esperanton aŭtodidakte, poste en Kroměříž kiel kursano de Antonie Janalíková, fama esperantistino el Bystřice pod Hostýnem. En Kvasice li preparis ekspozicion pri Esperanto.

Kiam li membris mallonge en la praga klubo, li verkis artikolon pri Esperanto por Nový lid (Nova popolo) kaj partoprenis en Esperanto-konferenco en Holešov.

Ekde 1930 li membris en Esperantista klubo de Brno, ekde 1934 ankaŭ lia edzino. En 1934 li estis elektita kiel kluba prezidanto, ekde 1936 kiel kluba vicprezidanto. En 1935 li inaŭguris la tutŝtatan Esperanto-kongreson en Brno en la nomo de Loka Kongresa Komitato.

En aprilo 1939 gestapo alvenis al la kluba prezidanto de Brno Theodor Kilian kaj aliaj gestapanoj samtempe al Jaromír Hoffner, postulante la kluban korespondaĵon. Ambaŭ respondis, ke la kluba korespondaĵo troviĝas ĉe la kluba sekretario Josef Vondroušek, sed tiu - lerte informita de Kilian - forigis leterojn, kiuj povus esti danĝeraj.

Post la milito li kun la edzino remembriĝis en la klubo de Brno. En la lernojaro 1948-1949 li instruis Esperanton en la urba lernejo en Tuřany, lecionojn li donis ankaŭ al unuopuloj kaj grupetoj. Kun siaj lernantinoj li preparis literaturajn vesperojn en la klubejo kaj du prelegojn (La revolucia jaro 1848, Naskiĝtago de K. Gottwald) .

En 1949 li partoprenis kun la edzino kaj unu lernantino Someran Esperanto-Lernejon en Rožnov pod Radhoštěm kaj frekventis instruistan kurson ĉe Antonín Sattek el Příbor, kiun li finis per ekzameno pri esperantismo.

En 1950 li submetiĝis en Brno al ekzameno pri instruado de Esperanto ĉe Ekzamena Komisiono de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio. Samjare li salutis la tutŝtatan Esperanto-kongreson en Brno en la nomo de la praga episkopo de la Ĉeĥoslovaka Eklezio d-ro Miroslav Novák.

En 1959 li verkis artikolon pri centjara datreveno de L. L. Zamenhof en la gazeto „Český zápas“ (Ĉeĥa lukto).

Ekde 1964 li laboris kiel membro de Paca Rondeto de Esperantistoj-klerikoj de Ĉeĥoslovaka Eklezio kaj kunlaboris kun Rudolf Horský.

La 28-an de marto 1969 estis fondita ĉeĥa sekcio de KELI en la konstitucia kongreso de ĈEA en Brno li estis nomumita honora membro de la sekcio.

Lia poresperanta laboro estis plurfoje rompita pro okulmalsano.