Antonie Janalíková

Antonie JANALÍKOVÁ (naskita la 4-an de januaro 1874 en Holešov; mortinta la 21-an de aŭgusto 1924) estis ĉeĥa instruistino, pacifistino kaj esperantistino.

Antonie Janalíková
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1874 (1874-01-04)
en Holešov
Morto 21-an de aŭgusto 1924 (1924-08-21) (50-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi propagandis pacifismon, Esperantismon, liberan penson ktp. Dum la unua mondmilito ŝi estis arestita pro suspekto de nepatriota sinteno. Multe ŝi vojaĝis uzante Esperanton. Post ŝia morto por honorigi ŝian rememoron, oni eldonis broŝuron, kies kelkaj partoj propagandis Esperanton efikplene.

Ŝia patro estis advokata oficisto (notaria aktisto) en Holešov, en 1887 en Brno, kie li mortas en 1894. La 20-jara filino ricevas postenon de sub-instruistino en Bystřice pod Hostýnem. Ŝi parolis ruse, esperante, france, germane kaj angle, vojaĝis tra Svislando, Germanio, Belgio, Nederlando, Italio, Hispanio, Ruslando kaj Danlando.

En 1914 ŝi veturis kun koleginoj-instruistinoj Minaříková, Tošnarová kaj Zapletalová al UK en Parizo, kie ilin suprizis milito. Tuj ili fariĝis malamikoj kaj nur post kelkaj aventuroj ku helpo de esperantistoj kaj pentristo František Kupka ili revenis hejmen tra Ĝenovo. Sed hejme ŝi estis suspektata pri kontraŭŝtata agado kaj travivis tri malbelajn monatojn en Brno, en la strato Cejl, en unu ĉambro kun ŝtelistinoj kaj prostituinoj.

Virina korto en malliberejo ĉe strato Cejl en Brno

Verkoj redakti

  • Mia malliberigo (La Progreso 1918, č. 3, p. 24-25, č. 5-6, p. 43-44, č. 8, p. 64-65, č. 10, p. 76-77)
  • Život a práce Antonie Janalíkové (La vivo kaj laboro de Antonie Janalíková, Brno 1924, eldonis Unuiĝo de Moraviaj Instruistinoj)

Enhavo de la broŝuro:

    • Ant. Gebauerová: Za Antonií Janalíkovou (Postmorte pri Antonie Janalíková)
    • Antonie Janalíková: Abstinentní hnutí (Movado por abstinado)
    • Antonie Janalíková: O významu mezinárodního jazyka (Pri la signifo de la internacia lingvo)
    • Ant. Bystřická: Ze zajetí (El kaptiteco - kvar ĉeĥajn esperantistinojn surprizis la milito 1914 en Parizo)
    • Antonie Janalíková: Vzpomínky z rakouského kriminálu (Rememoroj pri la aŭstria krimulejo - ĉeĥa versio de la artikolo Mia malliberigo)
    • Antonie Janalíková: Dojmy z Dánska (Impresoj el Danlando)
    • Doslov (Postparolo de la Unuiĝo de Moraviaj Instruistinoj)