Jaroslav Podobský

interlingvisto ĉeĥa

Jaroslav Podobský estis interlingvisto ĉeĥa. Li naskiĝis la 22-an de aprilo 1895 en la urbeto Rovensko pod Troskami (parto de distrikto Semily kaj de regiono Liberec), tiam en Aŭstrio-Hungario, kaj mortis la 28-an de septembro 1962 samloke, tiam en Ĉeĥoslovakio.

Jaroslav Podobský
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1895 (1895-04-22)
en Rovensko pod Troskami
Morto 28-an de septembro 1962 (1962-09-28) (67-jaraĝa)
en Rovensko pod Troskami
Lingvoj ĉeĥaEsperantoIdoOkcidentaloInterlingvao
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo poeto • instruisto
vdr

Jaroslav Podobský estis instruista konsilisto en la elementaj lernejoj de sia urbo. Li estis adepto de Esperanto inter 1908 kaj 1912, sed transiris al Ido en 1912 kaj restis ties adepto ĝis 1923.

Sekve li iĝis adepto kaj subtenanto de Okcidentalo (Interlingue) en 1924. Li estis membro de la Okcidentalo-Akademio (Occidental-Academie) kaj en 1938 ricevis la diplomon pri docenteco de Okcidentalo (Interlingue).

Podobský estis inter la plej aktivaj okcidentalistoj de Ĉeĥoslovakio. Li publikigis multon en Okcidentalo, ankaŭ originalan literaturon.

En 1956 Jaroslav Podobský transiris al Interlingvao. Il estis la oficiala reprezentanto de Interlingvao en Ĉeĥoslovakio.

Eŭroklono redakti

Poste, en 1957 li publikigis Eŭroklonon, do naturalisman planlingvon bazitan sur eŭropaj lingvoj, aŭ pli precize, ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj, je la esperanta nomo Internacia lingvo.

Fonto redakti

  • Kreita kun utiligo de proksimuma traduko de la komenco de la koncerna vikipedia teksto en Okcidentalo laŭ la stato 9-a de septembro 2018.