Jasa
Jasa [ĤAsa] (Chasa, en aragona) estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.
Jasa | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22731 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 102 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 42′ N, 0° 40′ U (mapo)42.69329-0.66677630000001Koordinatoj: 42° 42′ N, 0° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 944 m [+] | ||
Areo | 8,904673 km² (89 0.4 673 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jasa [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Jacetania. Ĝi estas inter Aragüés del Puerto kaj Aísa. Ĝi estas en aragonaj okcidentaj Pireneoj.
Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Parko de Valles Occidentales.
La loĝloko Jasa mem (944 msm) estas je 97 km nordokcidente de Huesca kun konekto inter Aragüés del Puerto apude norde kaj Aísa oriente laŭ tre malfacile montara ŝoseo. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.
Historio
redaktiPlej frua mencio estas de 1227.
Famis la figuro de lokano Joaquín Gil Berges, ministro de la registaroj de la Unua Hispana Respubliko: unue ku Francisco Pi y Margall kaj poste kun Emilio Castelar.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Jasa: oni malaltiĝis el 554 loĝantoj en 1887 ĝis nunaj 105 loĝantoj (2022).
Aktualo
redaktiLa loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus forstado, natura, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas gotika preĝejo; montara arkitekturo, tuta urba kerno kun mirinda kolekto de kamenoj; dolmeno de Lizara, Etnologia Muzeo en la Ermitejo de Sankta Petro, ktp.
Estas eksterordinara montara faŭno en kiu menciendas cervoj, aproj, lutroj, pegoj, rabobirdoj, gipoj, ŝafgrifoj, kadavrogrifoj, urogaloj, ktp.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redaktiBibliografio
redakti- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)