Jaunjelgava

urbo en Latvio

Jaunjelgava estas urbo en Latvia historia regiono Selonio, en la sudo de Latvio. Ĝi situas en distrikto Aizkraukle sur la maldekstra bordo de la rivero Daŭgavo. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 13 km de Aizkraukle kaj 88 km de Rigo.[1] La historia centro de Jaunjelgava estas historia monumento de nacia signifo.[2]

Jaunjelgava
Urbo
Jelgava strato
Blazono
Oficiala nomo: Jaunjelgava
Lando Latvio Latvio
Municipo Aizkraukle
Historia regiono Selonio
Rivero Daŭgavo
Supermara alteco 35 m s. m.
Koordinatoj 56° 37′ 03″ N 25° 05′ 00″ O / 56.61750 °N, 25.08333 °O / 56.61750; 25.08333 (mapo)
Areo 6,2 km² (620 ha)
Loĝantaro 1 768 (29.01.2021)
Urborajtoj 1647
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5134
Vikimedia Komunejo: Jaunjelgava
Retpaĝo: jaunjelgava.lv

Historio

redakti

La najbareco de Jaunjelgava estis historie konata kiel loko por reŝargado de varoj, ĉar la sojloj sur la Daŭgava akvovojo komenciĝis ĉi tie, kiuj devis esti preteriritaj per tero. La setlejoj - Sērene kasteltumulo kaj pli posta Vecsērene grandbieno - formiĝis 3-5 kilometrojn for.[3]

En la 1560-aj jaroj, la teritorio estis inkludita en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio. En 1567, la duko ordonis la nomon de la havenloko kiel germane Neustadt - la Nova Urbo, kiu estis nomita la Nova Jelgava (Jaunjelgava) latve laŭ la ĉefurbo de la duklando. En 1646, ĝi estis germane renomita Friedrichstadt kaj en 1647 ricevis urborajtojn.

En 1795 la urbo venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj iĝis la centro de la distrikto.

En la 19-a jarcento, la ĉefe juda urbo perdis sian signifon,[3] kaj komence de la 20-a jarcento komenciĝis elmigrado, akcelita de la Unua Mondmilito kaj la bataloj dum la Sendependiĝa milito. La plej granda parto de la urbo estis detruita. 1914-1920 la populacio malpliiĝis preskaŭ kvinoble kaj la urbo ne resaniĝis post tiuj perdoj.

Loĝantaro

redakti

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 789 personoj sur areo de 6,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 291 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro

redakti
Jaro Homoj Jaro Homoj
1800 370 1965 3500[3]
1840 1280 1979 2228
1897 5830 1989 2417
1914 7300 1997 2070
1920 1577 2011 2245
1935 2153 2021 1768

Geografio

redakti

La urbo situas en Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene), apud Daŭgava antikva valo.[4]

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[4]

Transporto

redakti

Tra la urbo pasas aŭtovojo P87 (Bauska-Aizkraukle), malgranda lokaj vojoj kondukante suden. Ne ekzistas pontoj super la Daŭgavon norde, la plej proksima ponto estas en Aizkraukle (13 km). Pasaĝerboato kondukantas trans la Daŭgavon.

Vidindaĵoj

redakti
  • Historia centro de urbo
  • Urbodomo (1912)

Bildoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Mazais Latvijas autoceļu atlants - Latva Malgranda voja atlaso
  2. Kultūras ministrijas rīkojums Nr.128 Par valsts aizsargājamo kultūras pieminekļu sarakstu (latve)
  3. 3,0 3,1 3,2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 689.
  4. 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj

redakti