Je t'aime... moi non plus

Je t'aime... moi non plus (esperantigite Mi amas vin... mi ankaŭ ne) - diskuta franca kanto skribita en 1967 de franca tekstisto kaj komponisto Serge Gainsbourg. La kanto estis farita pro la deziro de Brigitte Bardot, kiu petis Gainsbourg skribi "la plej romantikan kanton, kian oni nur povas imagi". Unue Gainsbourg registris la kanton kun Bardot, tamen ŝia tiama edzo Gunter Sachs ne permesis publikigi ĝin. Anstataŭ Bardot, Gainsbourg kantis ĝin en 1969 kun sia tiama amantino, brita kantistino Jane Birkin, kies ĉi-tiu kanto malfermis la vojon por kariero en Francio.

La kanto, kies titolo oni povas traduki kiel "Mi amas vin... mi ankaŭ ne", ekestis tempe de seksa revolucio. Ĝi provokis multe da diskutoj, ĉefe pro la seksaj subtekstoj kaj la maniero de kantado (ia. suspiroj de Birkin kiuj memorigas sonojn de virina orgasmo). En kanto estas ia. jenaj tekstoj:

  • "Je vais et je viens, entre tes reins" ("Mi eniras kaj eliras, inter viajn femurojn" - laŭvorte "inter viajn renojn/lumbojn")
  • "Tu es la vague, moi l'île nue" ("Vi estas ondo kaj mi nuda insulo")
  • "L'amour physique est sans issue" ("Fizika amo ne havas la finon")

La kanto havis grandan sukceson en la tuta Eŭropo, malgraŭ ke elsendado de ĝi estis malpermesita en kelkaj ŝtatoj (ia. en Hispanio, Islando, Jugoslavio, Svedio, Italio kaj Britio).

En 1976 Serge Gainsbourg faris filmon sub sama titolo, en kiu ankaŭ ludis Jane Birkin.

Elektitaj koncertantoj de la kanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti