Jean-Claude Mailly

Jean-Claude Mailly, naskinĝinta la 12-an de marto 1953 en Béthune, estas franca sindikatisto, ĝenerala sekretario de la franca sindikato « Force ouvrière » ekde 2004.

Jean-Claude Mailly
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1953 (1953-03-12) (71-jaraĝa)
en Béthune
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo sindikatisto
vdr
Jean-Claude Mailly

Li studis ekonomikajn kaj sociajn sciencojn en la universitato kaj poste li komencis labori en la CNAM ("nacia kaso de malsan-asekuro"). Li tuj membriĝis en la sindikaton FO por kiu lia patro kaj aliaj liaj familianoj jam estis aktivuloj.

Elektita delegito de la laboristoj kaj poste mandata sindikata delegito, li iĝas helpanto de la ĝenerala sekretario de Force ouvrière en 1981. De 1994 al 1999 li estis membro de la Nacia Ekonomia Konsilio. En 2000 li iĝis federacia sekretario pri la ĵurnalaro.

La 7-an de februaro 2004 li postvenas Marc Blondel kiel ĝenerala sekretario de Force ouvrière. Li estis reelektita en 2007.