Béthune
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Béthune (stacidomo). |
Béthune estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Pas-de-Calais kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi estas unu el la ses subprefektejoj de la departemento kaj havas proksimume 28.000 loĝantojn.
Béthune | |||
---|---|---|---|
La belfrido kaj la urbodomo.
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Pas-de-Calais (subprefektejo) | ||
Arondismento | Béthune (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||
INSEE kodo | 62119 [+] | ||
Poŝtkodo | 62400 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Jacques Mellick 2002-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 25 039 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 2 647 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 32′ N, 2° 38′ O (mapo)50.530952.639326Koordinatoj: 50° 32′ N, 2° 38′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 26 m [+] | ||
Areo | 9,46 km² ( 946 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La loĝantojn de Béthune oni kutime nomas Béthunois.
GeografioRedakti
Béthune troviĝas sur la pinto de malalta monteto (42 metroj), kiu simbolas la finon de la artezaj montetoj (plisude). Norde de la urbo eketendiĝas la vastaj ebenaĵoj de Flandrio.
Lokaj famulojRedakti
- La fama "ekzekutisto de Béthune", en la romano La Tri Musketeroj fare de Alexandre Dumas, ekzekutis la teruran Milady.
- Jean Buridan, (1300-1358), filozofo, estas kelkfoje rigardata kiel la fondinto de religia skepticismo en Eŭropo.
- Antoine Busnois (1430-1492), komponisto kaj poeto.
- Pierre de Manchicourt, flandra komponisto, naskiĝis en Béthune ĉirkaŭ la jaro 1510.
- Nicolas Fauvergue (1984), futbalisto nuntempe en la teamo de Lille.