Marc BLONDEL, naskinĝinta la 2-an de majo 1938 en Courbevoie (Francio) estis ĝenerala sekretario de la franca sindikato Force Ouvrière de la 4-a de februaro 1989 ĝis la 7-a de februaro 2004, kiam Jean-Claude Mailly postvenis lin.

Marc Blondel
Persona informo
Naskonomo Marc Fiacre Henri Blondel
Naskiĝo 2-an de majo 1938 (1938-05-02)
en Courbevoie, Seine,  Francio
Morto 16-an de marto 2014 (2014-03-16) (75-jaraĝa)
en 5-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortokialo kancero
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo syndicalist
vdr

Marc Blondel membriĝis en la sindikato Force Ouvrière en 1958. En 1960/61, li iĝis sekretario de la « sindikato de la socialaj establoj de la pariza regiono » kaj sekretario de la « sindikala unuiĝo de la oficistoj de la parizana regiono ».

En 1965 li iĝis sekretario en la FEC ("Fédération des Employés et Cadres") kaj en 1974 li estis elektita ĝenerala sekretario de la sama FEC.

En 1980 Marc Blondel estis elektita membro de la estraro de la konfederacio Force Ouvrière kaj en 1989 li iĝis ĝenerala sekretario de la sindikato.

Marc Blondel partoprenis kunvenojn de la Internacia Organizaĵo de Laboro. Dum prelegoj, li parolis pri Esperanto kaj li mem subtenis tiun Internacian Lingvon.