Jean-Jacques de Félice

Jean-Jacques de Félice (nask. la 15-an de majo 1928 - mort. la 27-an de julio 2008), estis franca advokato, vic-prezidanto de la Franca Ligo pri Homaj Rajtoj [1] de 1983 ĝis 1996.

Biografio redakti

Filo de Pierre de Felice, advokato, iama ministro kaj ŝtatsekretario sub la Kvara Franca Respubliko, Jean-Jacques de Félice estis junaĝe respondeculo de la Uniista Skolta Movado [2] (protestanta tendenco) kaj de ferikolonioj. Li elektis la profesion de advokato.

En la advokataro de Parizo, ekde 1952, li komencis defendi la neplenaĝulojn antaŭ la porinfanaj tribunaloj, jen infanoj de la kvartaloj oriente de Parizo, la plej malfavorataj, jen alĝeridevenaj infanoj en la ladkvartaloj de Nanterre[3], okcidente de Parizo.

Li fariĝis konata dum la Milito de Alĝerio, kie li defendis la aktivulojn de la alĝeria Nacia Liberiga Fronto (FLN). Li pledis en 1976 por la kamparanoj de la altebenaĵo Larzako[4] kontraŭstarantaj la plivastigon de militista trejnejo, la sendependistojn de Kanakio kaj Tahitio, la obĵetantojn pro konscienco, la fremdulojn en danĝero, por la fremduloj en danĝero, la italaj aktivistoj de la Ruĝaj Brigadoj kiel Marina Petrella kaj Cesare Battisti.

KIel advokato pri punoj, li defendis Lucien Léger, kondamnita en 1966 al dumviva malliberigo pro mortigo de infano. La tre longdaŭra mallibereco de lia kliento 41-jara igis Jean-Jacques de Félice diri : ”Ekzistas daŭro de mallibereco preter kiu la justico ŝanĝiĝas en venĝon[5]. Li estis flanke de abbé Pierre por defendi la senhejmulojn kaj loĝantojn de nesalubraj loĝejoj. Jean-Jacques de Félice intervenis en Madrido en la tempo de Franko, en Ateno en la tempo de la diktaturo de la koloneloj, kaj en la francaj Transmaraj Teritorioj en Papeete (Tahitio) kaj Noumeo (Nov-Kaledonio). Laŭ peto de la ĉefministro Pierre Mauroy, en 1983, li starigis laborgrupon kiuj devis starigi proponojn por nova leĝo pri obĵeto pro konscienco.

Laŭ opinio tre proksima de la historiistino Madeleine Rebérioux, de la helenisto Pierre Vidal-Naquet, Félice diris sin “en kontestado de la establita ordo“[6].

Jean-Jacques de Félice daŭre luktis, ĝis sia lasta, 80a, vivjaro por la homaj rajtoj. Li estis membro de Union Pacifiste de France [7]. Li estis ankaŭ prezidanto de la Komitato Louis Lecoin por subteno al la Eŭropa Buroo pri Obĵeto de Konscienco[8]. Brila oratoro, li ofte ricevis petojn por prelegi pri temoj en rilato kun la homaj rajtoj.

Bibliografio redakti

  • Objection mode d'emploi (Obĵeto, uzindikoj). Pierre Martial, Denis Langlois, Jean-Jacques de Félice. Parizo : Eld. Avis de recherche, 1984.
  • Réfractaires à la guerre d'Algérie avec l'Action civique non violente 1959-1963 (Rezistemaj al la milito de Alĝerio kun Civisma neperforta Agado). Erica Fraters. Antaŭparolo de Jean-Jacques de Felice. Parizo : Eld. Syllepse. 2005
  • Le Dossier noir de l'instruction : 30 avocats témoignent (La nigra Dosiero de la de juĝista enketo : 30 advokatoj atestas) / J.-J. Felice ; H. Leclerc ; Ph. Lemaire... (et al.). Sous la direction de Christine Courrégé (Sub la direktado de Christine Courrégé). Parizo : Eld. Odile Jacob, 2006

Franclingvaj notoj kaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti