Pierre Vidal-Naquet
Pierre Emmanuel VIDAL-NAQUET (naskiĝis la 23-an de julio 1930 en Parizo; mortis la 29-an de julio 2006 en Nico) estis franca historiisto. Li laste instruis ĉe la École des Hautes Études en Sciences Sociales (Lernejo pri altaj studoj pri sociaj sciencoj).
Pierre Vidal-Naquet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pierre Emmanuel Vidal-Naquet |
Naskiĝo | 23-an de julio 1930 en 7-a arondismento de Parizo |
Morto | 29-an de julio 2006 (76-jaraĝa) en Nico |
Mortokialo | cerba sangado |
Tombo | Fayence |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Thiers • Liceo Henri-IV • Lycée Carnot |
Familio | |
Patro | Lucien Vidal-Naquet |
Edz(in)o | Q124021864 |
Okupo | |
Okupo | historiisto • universitata instruisto |
Verkoj | Q3230708 |
Post studado de historio Pierre Vidal-Naquet interesiĝis ĉefe pri greka antikvo kaj nuntempa historio. Unu el liaj esplortemoj estis la Atlantido-dialogoj Timeo kaj Kritio de Platono. Li mem opiniis ke la platona Atlantido estis alegorie kompreninda invento.
Verkoj (elekto) redakti
- Économies et Sociétés en Grèce ancienne. Périodes archaïque et classique, kun Michel Austin, Armand Colin, 1972
- Le Chasseur noir. Formes de pensées et formes de société dans le monde grec, François Maspero, 1981
- L'Atlantide. Petite histoire d'un mythe platonicien, Les Belles Lettres, 2005 ; ISBN 2-251-38071-X
Eksteraj ligiloj redakti
- http://www.pierre-vidal-naquet.net/ Arkivigite je 2007-03-13 per la retarkivo Wayback Machine