Jean-Pierre Dantan

Jean-Pierre DANTAN (naskiĝinta la 28-an de decembro 1800 en Parizo, mortinta la 6-an de septembro 1869 en Baden-Baden) estis franca skulptisto.

Jean-Pierre Dantan
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1800 (1800-12-28)
en Parizo
Morto 6-an de septembro 1869 (1869-09-06) (68-jaraĝa)
en Baden-Baden
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Frat(in)o Antoine Laurent Dantan
Edz(in)o Elisa Moutiez
Okupo
Okupo skulptisto • karikaturisto • artisto
Verkoj Philibert Delorme
vdr

Vivo redakti

Estante disĉiplo de François-Joseph Bosio li trejniĝis ĉe la Nacia Altlernejo de Belartoj kaj poste en Romo kie li dediĉis sin precipe je la portretfarado. Jam en Italujo li estis kreinta karikaturajn statuetojn en kiuj li substrekis fizike priridindotajn fiziognomikaĵojn. Per tio li, post la reveno al Franclando en 1830, famiĝis.

Inter liaj verkoj estis skulptaĵoj ekz. de Talleyrand, Wellington, Brougham, d'Orsay, O'Connell, de la duko de Cumberland, de reĝo Vilhelmo la 4-a, Victor Hugo, Soulier kaj Franz Liszt. Preskaŭ de ĉiuj famuloj franclandaj li faris etajn portretgipsbustojn, de kelkaj ankaŭ grandajn bustojn.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 4. Leipzig 1906, p. 500 (tie ĉi interrete)