Johano de Amboazo (1514-1584) estis franca kuracisto kaj kirurgo, patro de la kuracisto Jacques d’Amboise (1559-1606), de la Episkopo de Tréguier Adrien d’Amboise (1551-1616) kaj de la franca verkisto François d’Amboise (1550-1619). Li estis samtempulo de la granda kirurgo Ambroise Paré, kun kiu li dissekcadis kadavrojn[2]

Jean d'Amboise
(1514-1584)
Bildo: Asklepio, dio de la medicino. Jean d'Amboise estis franca kirurgo kaj persona kuracisto de kvin francaj reĝoj nome Francisko la 1-a, Henriko la 2-a, Francisko la 2-a, Karolo la 9-a kaj Henriko la 3-a.[1] Li plenumis la funkcion kiel kirurgo dum kvardek jaroj.
Bildo: Asklepio, dio de la medicino.
Jean d'Amboise estis franca kirurgo kaj persona kuracisto de kvin francaj reĝoj nome Francisko la 1-a, Henriko la 2-a, Francisko la 2-a, Karolo la 9-a kaj Henriko la 3-a.[1]
Li plenumis la funkcion kiel kirurgo dum kvardek jaroj.
Persona informo
Jean d'Amboise
Naskiĝo 1514
en Douai, en Flandrio, tiama teritorio el la reĝo de Hispanio, nuna Francio,
Morto 13-a de decembro 1584
en Parizo, Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Infanoj Jacques d'Amboise • Adrien d'Amboise • François d'Amboise vd
Profesio
Okupo kirurgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li edziĝis al Marie Fromager, filino de la kirurgo Jean Fromager en la Châtelet de Parizo, kiu donis al li tri renomajn infanojn. La poeto Michel d'Amboise (1505-1551) estas erare atribuita kiel lia filo. La originoj de Jean d'Amboise estas tre malklaraj, oni nur scias ke li apartenis al la klera domo de la Amboazoj, kaj naskiĝis en Douai, kiu tiam apartenis al la hispana reĝo kaj li bezonis je naturalizan leteron (al donitan en la 29-a de januaro 1566) por plenumi siajn devojn kiel ĉambristo de Karolo la 9-a.

Jean d'Amboise mortis en la 13-a de decembro 1584 kaj estis enterigita en la Preĝejo de Sankta Gervazio, en Parizo, kune kun sia edzino Marie Fromager. Jean d'Amboise ankaŭ estis kirurgo de Anne de Montmorency (1492-1567), ĉefmarŝalo de Francio, antaŭ ol iĝi persona kuracisto de la francaj reĝoj.

Literaturo redakti

Referencoj redakti