Jehuda - foje mallongigata JudaJude - estas vira persona nomo. Kutime la nomo aludas al Jehuda (hebree יְהוּדָה), la kvara filo de la patriarko Jakobo kaj de Lea, kies nasko dokumentiĝis en la verso 29:35[1] de la libro Genezo, parto de la juda Torao kaj de la kristana Malnova Testamento. Jehuda iĝis la prapatro de unu el la dek du triboj de izraelidoj, kiuj laŭ la biblia tradicio konsistigas la judan popolon. La tribo de Jehuda donis multajn reĝojn (ekzemple, David kaj Salomono) kaj, laŭ la judaj profetoj, donos la Mesion. Koresponde al tio asertas la kristanoj, ke Jesuo estis el la tribo Jehuda, kvankam la evangelioj donas du apartajn kaj reciproke kontraŭdirajn genealogiojn.

Jehuda
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Jesaja 9
Genezo 29
Genezo 35
Genezo 37
Genezo 38
Genezo 43
Genezo 44
Genezo 46
Informoj
Sekso vira
Patro Jakobo
Patrino Lea
Gefratoj DinaJozefNaftali • Simeono • LeviBenjamenDanZebulunRubenIsaĥarGadAŝer
Edzo/Edzino edzino de Jehuda
Infanoj Perec • Zeraĥ • Er • Onan • Ŝela
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti