Jekaterina Lermontova
Jekaterina Vladimirovna LERMONTOVA (en la rusa: Екатерина Владимировна Лермонтова, Sankt-Peterburgo, 11an de februaro 1889-samloke, 9an de januaro 1942) estis rusdevena paleontologo, respondeca pri la kreo de la unua kambria stratigrafio de Siberio. Diversaj specioj de fosiliaj bestoj kaj algoj, kaj ankaŭ la dividoj biostratigrafiaj de la Kambria epoko, portas ŝian nomon.
Jekaterina Lermontova | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de februaro 1889 en Sankt-Peterburgo | |
Morto | 9-an de januaro 1942 (52-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | |
Tombo | Sankt-Peterburgo vd | |
Ŝtataneco | Sovetunio vd | |
Alma mater | Imperia Sankt-Peterburga Universitato vd | |
Familio | ||
Patro | Vladimir Lermantov (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | paleontologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eduko kaj frua vivo
redaktiLermontova naskiĝis en Sankt-Peterburgo en familio kiu inkludis la poeton Miĥail Lermontov kaj kemiiston Julia Lermontova. Ŝi estis edukita en la Pedagogia Instituto por Virinoj kie ŝi diplomiĝis en 1910, kaj poste ricevis titolon de la Universitato de Sankt-Peterburgo en 1912.[1][2]
Esplorado
redaktiEn 1921 ŝi estis dungita de la Geologia Komitato kaj la Instituto por Scienca Esploro pri Geologio de Sovetunio. La esploro de Lermontova centris sin en la fosilioj de la Kambrio en Siberio; ŝi estis la unua kiu esploris la kambriajn trilobulojn en la tiama Sovetio. Ŝia esploro inkludis fosiliojn de trilobuloj en Kazaĥio, Siberio, la Urala montaro kaj Centra Azio. Ŝi forpasis dum la sieĝo de Leningrado dum la Dua Mondmilito.
Referencoj
redakti- ↑ The Biographical Dictionary of Women in Science: L-Z. ISBN 978-0-415-92040-7.
- ↑ Ogilvie, Marilyn Bailey; Harvey, Joy Dorothy. Diccionario biográfico de mujeres en la ciencia: LZ. Taylor y Francis. ISBN 9780415920407.