Jenő Ambrózi (pli aĝa)
Jenő Ambrózi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ambrózi Jenő estis hungara halterlevisto, trejnisto. Ankaŭ lia samnoma filo estis halterlevisto.
Jenő Ambrózi (pli aĝa) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1918 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de septembro 1985 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Jenő Ambrózi |
Okupo | |
Okupo | halterlevisto • sporta trejnisto |
Jenő Ambrózi[1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1918 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de septembro 1985 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Jenő Ambrózi akiris trejnistan diplomon en instituto de Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1965. Lia edzino naskis filon en 1949.
Sporta kariero redakti
Jenő Ambrózi inter 1936-1954 estis halterlevisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 11-foje inter 1938-1954, samtempe li apartenis al la hungara nacia teamo. Li faris mondrekordon en 1942. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1954, poste li estis trejnisto.