Jenő Böszörményi

BÖSZÖRMÉNYI Jenő [pr. boesoerme:nji], Goldhammer estis hungara inĝeniero pri mekaniko, pioniro de motorfabrikado Diesel kaj aŭtofabrikado en Hungarujo naskiĝinta en Érkeserű la 23-an de aprilo 1872 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de aŭgusto 1957.

Kariero redakti

Böszörményi finis siajn studojn en Zuriko en 1893. Li fabrikis la unuan hungaran Dieselmotoron en 1899 en Ganz-fabriko. Ekde 1903 li laboris kiel ĉefinĝeniro en Le Havre kaj poste en Londono kiel dungito de aŭtofabriko Westinghouse. Pli poste li venis al la filiuzino de Arado de la sama fabriko. Lia merito estas la enkonduko de la serifabrikado de la bone konataj aŭtotipoj MAGOMOBIL kaj MAGOSIX en Hungarujo.

Verkoj redakti

  • Tökéletesítések a benzinelektronos vasúti motoros kocsik szerkezetén (Magy. Mérnök és Építész Egyl. Közl. 1912).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon