Jenő Farkas (koreografo)

Jenő Farkas [jenO farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Jenő estis hungara dancinstruisto, koreografo.

Jenő Farkas
Jenő Farkas en 1969
Jenő Farkas en 1969
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1926 (1926-12-21)
en Budapeŝto
Morto 3-an de januaro 2011 (2011-01-03) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo koreografo
vdr

Jenő Farkas[1][2] naskiĝis la 21-an de decembro 1926 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de januaro 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Farkas akiris diplomon en la ĵus fondita "Demokrata Dancedukejo" en 1946. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Nádasi kaj Anna Misley. Post la diplomo li malfermis lernejon pri sociaj dancoj. Li estis devigsoldato inter 1950–1953, dum li akiris plian diplomon pri popoldancoj. Li gvidis plurajn popoldancistajn grupojn apartenantajn al fabrikoj, krome li funkciigis studion pri sociaj dancoj, la plej prestiĝa en la lando (1955 - 1972). Li havis programserion pri danco en Hungara Radio kaj Hungara Televizio. Tiutempe li estis ankaŭ ĵuriano pri sportaj dancoj. Depost 1967 li kreis plej ofte koreografiajn laborojn por amuzejoj.

Liaj filmoj redakti

  • Gyalog a mennyországba (koreografia laboro)
  • Patyolat akció (koreografia laboro)
  • Madárkák - rolanto kiel dancinstruisto

Lia libro redakti

  • Kezdő és haladó tánctanfolyamok (1965)

Fontoj redakti

Referencoj redakti