Jenő Gondár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gondár Jenő estis hungara inĝeniero, profesoro.

Jenő Gondár [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1908 en Hungara reĝlando en Komját (nuntempa Komjatice en Slovakio). Li mortis la 3-an de aŭgusto 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Gondár frekventis teknikan lernejon, poste li abiturientis private, fine li akiris diplomon en Reĝa Universitato József en 1934. Post siaj studoj li laboris en fabriko en Budapeŝto ĝis 1948, intertempe li doktoriĝis en 1942. Liaj sekvaj laborejoj estis en ministerio pri metalurgio kaj maŝinindustrio, poste maŝinindustria instituto. Inter 1952 kaj 1969 li instruis en la menciita universitato, poste li pensiuliĝis. En 1952 li kandidatiĝis. Pri la ŝtala metalurgio li havis patentojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Szálasanyagok és fonalak festőgépei (1941)
  • Elektroacél öntödék tervezésének gyakorlati és elméleti alapjai (1955)
  • Dielektromos technika és ipari alkalmazása (1966)
  • Az élelmiszeripar speciális feldolgozási technológiái (1966)

Fontoj redakti