Jenő Hódi
Jenő Hódi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hódi Jenő estas hungara-usona reĝisoro, produktoro, scenaristo, akademiestro.
Jenő Hódi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro ![]() |
Pri Jenő Hódi[1] la datenoj estas nekonataj.
Biografio
redaktiJenő Hódi maturiĝis en mezlernejo en Budapeŝto (la ceteraj datenoj mankas). En 1982 li translokiĝis en nekonataj cirkonstancoj al Usono, poste li akiris diplomon en Universitato Kolumbio. Liaj plej gravaj instruistoj estis Miloš Forman, Brian De Palma, John G. Avildsen kaj Dušan Makavejev. Dum la studentaj jaroj li estis aktiva en filmaj produktoj, evidente ankaŭ post la diplomo, eĉ en 1994 li fondis filman firmaon. Baldaŭ li hejmenvenis kaj fondis filman akademion en Budapeŝto, kie li kunlaboris kun usonanoj. Liaj filmoj ricevis premiojn.
Liaj filmaj produktaĵoj (elekto)
redakti- Halálos mánia (1988) - ankaŭ reĝisoro, scenaristo, rolanto (kiel pordisto)
- Árnyékgyilkos (1995) - ankaŭ reĝisoro, scenaristo, rolanto
- A hídember (2002)
- Retorzió (mallonga filmo, 2014)
- Otthon (mallonga filmo, 2022)
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- American Kickboxer 2 (1993) - ankaŭ scenaristo, rolanto (kiel Attila)
- Triplecross (televida filmo, 1995)
- Metamorfózis (2007) - ankaŭ produktoro, scenaristo, rolanto (kiel kratervizaĝa homo)
- Hagyaték (mallonga filmo, 2020) - ankaŭ produktoro, scenaristo
Liaj scenarlibroj (elekto)
redakti- Impact (1990)
- Threat of Exposure (2002) - ankaŭ produktoro kaj reĝisoro
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Ajándék (mallonga filmo, 2019) - ŝoforo
- Hagyaték (mallonga filmo, 2020) - serĝento