Jenő Nagy (verkisto)
Jenő NAGY [nadj] estis rumania hungara verkisto, ekonomikisto. Li naskiĝis en Hagymásbodon la 8-an de julio 1912 kaj mortis la 31-an de oktobro 1974 en Debreceno.
Kariero
redaktiJenő Nagy diplomitiĝis pri hungara lingvo-historio en Universitato de Kluĵo (1933). Li estis fabriklaboristo, poste pristudis ekonomikon en Mosonmagyaróvár kaj li laboris en Târgu Mureș. Post la dua mondmilito li instruis en Hungarujo. Li publikigis fakartikolojn pri laktoindustrio, novelojn, romanetojn en Erdélyi Helikon.
Libroj
redakti- Szegény kicsi bojtár kune kun László Gagyi (Mv. 1937);
- Sárkányfogak között (romano pri Zsigmond Báthory, Kv. 1943).
Fonto
redakti- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine