Jenő POSCH [poŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Posch Jenő estis hungara instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1920).

Jenő Posch [1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1859 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 30-an de junio 1923 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Posch frekventis gimnazion kaj universitaton en Pest (urbo). Li ricevis diplomon en 1881, sed poste li plulernis por akiri pliajn diplomojn. En 1884 li ekinstruis en gimnazio de Sátoraljaújhely, en la sekva jaro li instruis en Debrecen, poste en Miskolc, fine al Szolnok. En 1896 li forlasis la katolikan eklezion kaj instruis plu kiel senekleziulo. Tio kaŭzis skandalon. Ekde 1898 li instruis jam en Budapeŝto, kie li pensiuliĝis en 1920. Dum instruado li verkis filozofiajn artikolojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az idő elmélete (1897)
  • Időelmélet és közhiedelmek (1898)
  • Lelki jelenségeink és természetük (1915)
  • Az öngyilkosság lélek- és erkölcstani szempontból (1921)

Fontoj redakti